Ritz-Carlton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ritz-Carlton
hotelĉeno • hotel brand vd
Dum 1400 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Albert Keller vd
Sidejo Chevy Chase
Dungitoj 35 000
Posedata de Marriott International vd
Posedataj kompanioj Ritz-Carlton Kuala Lumpur • Ritz-Carlton Jakarta • The Ritz-Carlton, Georgetown vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ritz-Carlton (angle The Ritz-Carlton Hotel Company, LLC) estas markonomo de usona hotelĉeno kun internacia aranĝo. La ĉeno funkciigas 101 luksajn hotelojn kaj feriejojn en 30 landoj kaj teritorioj enhavantaj entute 27,650 gastĉambroj. La firmao estis establita en 1983, kiam la antaŭaj posedantoj vendis la Ritz-Carlton markonomon [1][2].

La firmao estas filio de la usona hotelĉeno Marriott International kaj ĝia ĉefsidejo situas en Chubby Chase, Marilando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Ritz-Carlton komenciĝis kun la svisa hotelisto Cesar Ritz, kiu estis konata en la hotelindustrio kiel "reĝo de hotelistoj kaj hotelisto de reĝoj", kaj kiu redifinis la koncepton de luksa gastamo en Eŭropo kiam li administris la "Ritz" hotelon en Parizo kaj la hotelo Carlton en Londono. Interalie, li kaj kuiristo Auguste Escoffier malfermis la surkartajn restoraciojn konatajn kiel "Ritz-Carlton" [3]. La restoracioj funkciis sur ŝipoj kaj ĉesis funkcii en 1914 kun la eksplodo de la Unua Mondmilito. Ritz mortis en 1918, kaj lia edzino Marie daŭrigis la tradicion de malfermado de hoteloj nomitaj laŭ li [4].

La investa kompanio Ritz-Carlton estis fondita de Albert Keller, kiu aĉetis la nomon kaj la franĉizon en Usono. La unua Ritz-Carlton-hotelo en Usono malfermiĝis en Novjorko en 1911, sur la 46-a Strato kaj Avenuo Madison [5]. Post tio, la reto disetendiĝis al Filadelfio, Atlantic City kaj Montrealo en Kanado [6]. La hotelo en Filadelfio estis konvertita en oficejan konstruaĵon post nur kelkaj jaroj da funkciado, kaj la hotelo en Atlantic city estis vendita al Schine Hotels en la malfruaj 1940-aj jaroj kaj poste al la Sheraton Hotelo-Firmao en 1959 [7]. La hotelo en Novjorko estis detruita en 1951 kaj nur la hotelo en Bostono ankoraŭ funkcanta en la 21-a jarcento [8].

La firmao kreskis multe sub la gvidado de ĝia prezidanto kaj ĉefmanaĝero Horst Schulze. Li elpensis la konatan moton kiu metas la klienton kaj la dungiton en la centro, "Ni estas Sinjorinoj kaj Sinjoroj kiuj servas Sinjorinojn kaj Sinjorojn" ("We are Ladies and Gentlemen Serving Ladies and Gentlemen"), same kiel servajn valorojn, kiujn la dungitoj de Ritz-Carlton sekvas ĝis nuntempe [9]. Sub lia gvidado la hoteloj gajnis du Malcolm Baldrige National Quality Awards, kaj kreskis de kvar ĝis kvardek hoteloj en Usono.

En 1995, la internacia hotelkorporacio Marriott International aĉetis 49% investon en la Ritz-Carlton hotelfirmao, en 1998 ili akiris plian 50% investon en la firmao, donante al ĝi 99% proprieton de la firmao. Schulze kaj aliaj oficuloj foriris por fondi la West Paces hotelgrupon, kiu ricevis ĝian ĉefan markonomon, Capella Hotels.

La Ritz-Carlton hotelfirmao partneris kun la itala luksmarko Bulgari en 2001 por funkciigi ĉenon de hoteloj posedataj kaj funkciigitaj sub la BVLGARI-marko. La firmao nuntempe havas merkatiginterkonsentojn kun Bulgari Hotels & Resorts.

En 2011, The Ritz-Carlton, Honkongo malfermiĝis. La hotelo situas sur la supraj 17 etaĝoj de konstruaĵo kun alteco de 484 metroj .

En 2018, la Ritz-Carlton sciigis ke ĝi eniras la plezurkrozŝipa merkaton. En 2019, la unua Ritz-Carlton estis lanĉita de hispana ŝipkonstruejo. La Ritz-Carlton kroz brako estis planita por komenci operaciojn en 2020 sub la marko "Ritz-Carlton Yacht Collection".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Ritz-Carlton (en-US). Alirita August 19, 2020.
  2. The Ritz-Carlton Fact Sheet. The Ritz-Carlton Hotel Company (2017). Alirita August 2, 2017.
  3. . The Emperor of Chefs and the Chef of Emperors. Escoffier.com. Arkivita el la originalo je 2016-07-05. Alirita October 5, 2015.
  4. Company History. Ritz-Carlton. Alirita December 3, 2014.
  5. Ritz-Carlton: the beginning. The Most Famous Hotels in the World (November 4, 2014). Arkivita el la originalo je April 1, 2013. Alirita July 15, 2015. Arkivigite je 2013-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
  6. "Hotel Chain here for Ritz-Carlton Co.", May 20, 1911.
  7. The Ritz-Carlton Hotel - Atlantic City. Historical Timeline. Alirita July 15, 2015.
  8. Ritz-Carlton Hotel. New York Architecture. Alirita July 15, 2015.
  9. Jack Hayes (January 1997). “Horst Schulze: puttin' on the Ritz”, Nation's Restaurant News. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]