Károly Ihrig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Ihrig
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de decembro 1892(nun 1892-12-02)
en Hungario Szemlak (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de aŭgusto 1970
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Károly Ihrig
Okupo
Okupo historiisto de agrikulturo • advokatoekonomikisto
vdr

Károly Ihrig [kAroj irig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ihrig Károly estis hungara agraria ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri Károly Ihrig

Károly Ihrig[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1892 en Szemlak (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Semlac en Rumanio), li mortis la 27-an de aŭgusto 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Ihrig maturiĝis en gimnazio en Szekszárd en 1910, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1918. Intertempe li estis soldato dum la 1-a mondmilito. En la universitato li estis lektoro (1919–1924), privata instruisto (1924–1934). Li instruis en la veterinara fakultato de Hungara Teknikuniversitato de Budapeŝto inter 1934 kaj 1945 (ekde 1936 kiel profesoro). Li estis dekano en la lernojaro 1941. Post la mondomilito li instruis en alia universitato kaj li estis ankaŭ institutestro, sed en 1949 li estis trudemerito. En la sekvaj jaroj li tradukis, sed depost la Hungara revolucio de 1956 li denove ricevis eblecojn por kontribui. Lia scienca laboro fokusiĝis al agrikulturaj kooperativoj. Li ricevis 2 premiojn. Lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Világháború és világgazdaság (1924)
  • Internationale Statistik der Genossenschaften (1928)
  • Szövetkezeti politika (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1931)
  • Relations between Producers and Consumers (1933)
  • A szövetkezetek a közgazdaságban (monografio, 1937)
  • Agrárgazdaságtan. I–IV. (monografio, premiita, 1941)
  • Egy magyar–román gazdasági közösség hatása a magyar mezőgazdaságra (1946)
  • A kolhozjog tanmenete a jogi főiskolák számára (tradukaĵo, 1951)
  • A mezőgazdasági árpolitika egyes tőkés országokban. Mezőgazdasági árpolitika Svédországban és az Amerikai Egyesült Államokban. (1958)
  • A földár és a földérték a kapitalizmusban (1968)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.