Kęstutis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tradicia litova vira persona nomo "Kęstutis" en moderna Litovio estas relative populara – kiel multaj aliaj tradiciaj litovaj nomoj el la historia pasinteco aŭ el la naciaj legendoj. Kompare al la landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo, kie ĉe junaj gepatroj multe pli furoras maltradiciaj nomoj el interesaj fremdaj landoj, ŝajnas ke multaj junaj litovaj gepatroj estas pli konsciaj pri la propra kultura pasinteco. La nomo "Kęstutis", kiu baziĝas sur la litova verbo " kęsti" (elteni suferojn, estis pacienca), rememorigas pri la sekva historia persono:


Kęstutis (pole Kiejstut, beloruse Кейстут), (* dum 1297; † pro murdo dum 1382) estis la filo de Gediminas, grandduko de la mezepoka regno Litovio. Inter la jaroj 1345 ĝis 1377 li kune kun sia frato Algirdas regis la gigantan regnon, kiu inkluzivis la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de hodiaŭa Belorusio kaj Ukrainio, plus iom da Rusio kaj Pollando.

Origine la patro Gediminas intencis divide sian regnon inter siaj filoj, kaj nomumis la plej junan fraton Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, iom neserioza nomo por monarko) esti la sekva grandduko post lia morto. La pli aĝaj fratoj Algirdas kaj Kęstutis tamen tre nekontentis pri la regado de Jaunutis kaj senpostenigis lin. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton. Inter la tasko de Kestutis do estis, organizi la defendon de okcidenta Litovio kontraŭ la militema Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, kaj kiu ripete atakis Litovion. Kvankam foje la ordenaj atakoj estis surprizaj kaj foje eĉ detruiĝis la kastelo de Kaŭnaso/Kovno en la kerna teritorio de litova ŝtato, sume la ordeno ne sukcesis konkeri Litovion, kontraste al la perforta konkero de la baltaj popoloj en Prusio sudokcidente kaj Livonio norde, kaj la engaĝiĝo de Kęstutis ne cedi al la atakema najbara ŝtato do estis sukcesa.

Kęstutis estis dufoje edziĝinta, kaj la dua edzino Birutė, antaŭ la nupto nekristana pastrino de la tradiciaj litovaj dioj, jam dum sia vivo kaj despli poste iĝis figuro de multaj legendoj. Li iĝis patro de sep filoj kaj tri filinoj.

la kastelo de insulo Trakai

Post la morto de Algirdas dum 1377, formala nova grandduko de Litovio iĝis Jogaila, filo de Algirdas kaj nevo de Kęstutis. La onklo provis daŭrigi la antaŭan interkonsenton de li kaj la frato ankaŭ kun Jogaila, la nevo, sed tio nur dum mallonga tempo funkciis. Dum 1382 Jogaila kun armeo invadis la urbon Vilno kaj poste la fortikaĵon Trakai, kiuj situis en la landoparto de Kęstutis, sed konsideriĝis la "koro" de la mezepoka Litovio. Kęstutis kun sia filo Vytautas alvenis al Trakai same kun armeo. Estis interkonsentite negoci pri interpaciĝo en la kampadejo de Jogaila, sed Jogaila anstataŭe enkarcerigis sian onklon Kęstutis kaj kuzon Vytautas, kaj sekve murdigis Kęstutis en la kastelo Krevė. Vytautas sukcesis fuĝi.

Familio

Patrino de Kęstutis

  • Jevna, filino de princo Ivano de Polock (mortis dum 1344)

Patro

Edzinoj

  • detaloj pri la unua edzino nekonatas, sed eblas konjekti ke ŝi mortis antaŭ 1349
  • la dua edzino Birutė, mortis sub neklaraj cirkonstancoj la 15-an de aŭgusto de 1382 kaj eble estis murdita samkiel la edzo

Fratoj

Fratinoj

Filoj

Filinoj

Antaŭe:Grandduko de LitovioPoste:
Ladislao la 2-a13811382Ladislao la 2-a