Kaŝmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaŝmaro
Modarres93.JPG
Administrado
Demografio
Loĝantaro 102 282  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 14′ N, 58° 28′ O35.23833333333358.465555555556Koordinatoj: 35° 14′ N, 58° 28′ O [+]
Alto 1 063 m [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Situo de Kaŝmaro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kashmar [+]
Information icon.svg
vdr

Kaŝmaro[1] (persalingve کاشمر‎), antaŭe ترشیز Torŝiz aŭ سلطانآباد Soltanabad estas universitata urbego, ĉefurbo de Distrikto Kaŝmaro en Provinco Rezaa Ĥorasano de Irano.

Bonfara oficejo en Kaŝmaro
Moskeo en Kaŝmaro
Maŭzoleo en Kaŝmaro
Vojo kun statuo pri Patrino
Ornamaĵo pri samovaro en Kaŝmaro

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaŝmaro situas sur altebenaĵo proksime de rivero en la nordorienta parto de la lando. Maŝhado troviĝas 217, Teherano 638 kilometrojn [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu teritorio proksimume en la 8-a jarcento islamiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kaŝmaro estas grava produktanto de sekvinberoj kaj havas proksimume 40 specojn da vinberoj. Ĝi ankaŭ estas internacie rekonita por eksportado de safrano kaj manfaritaj persaj tapiŝoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kaŝmaro troviĝas en la duonarida klimato. En la jaro pluvas 178 mm, inter julio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 16.1 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kaŝmaro situas laŭ la fervoja linio Teherano-Maŝhado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971