Saltu al enhavo

Kaŭguĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŭguĉi
urbo
Flago
Blazono
gubernio Gubernio Saitamo
Horzono UTC+9
Vikimedia Komunejo: Kawaguchi, Saitama
Retpaĝo: www.city.kawaguchi.lg.jp

Kaŭguĉi, (japane 川口市) estas metropolo, antaŭurbo de Tokio en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Urbodomo de Kaŭguĉi
Oficejo en Kaŭguĉi

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Kaŭguĉi havis populacion de 607 373.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kaŭguĉi situas sur ebenaĵo, rivero preterfluas. Saitamo troviĝas 13, Macudo 16, ĉefurbo Tokio 25, gubernia sidejo Ĉiba 43 kilometrojn aere laŭ [1].

Strato en Kaŭguĉi

La areo ĉirkaŭ Kaŭguĉi estis loĝita ekde la prahistorio. La loko iĝis poŝta laŭvoja stacio kun vigla komercado kaj loka industrio inter 1603–1867. Dum la industria periodo en la 20-a jarcento la urbo iĝis grava metalindustria areo. Kaŭguĉi estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1933. Tiam en 1933 kaj en 1940 najbaraj komunumoj aliĝis al Kaŭguĉi, kiu travivis multajn katastrofojn, inkluzive de inundo, tertremo kaj milito. La oftaj inundoj kaŭzis malsatkatastrofojn. La sismo en 1923 mortigis 99 homojn. En 2001 la urbego ricevis specialan statuson kun pliigita loka aŭtonomio.

Kaŭguĉi komence havis agrikulturon, komercadon kaj lokan industrion. En la 20-a jarcento estis grava la metalindustrio, depost la 2-a mondmilito aperis ankaŭ la tekstilindustrio.

Universitato en Kaŭguĉi

En Kaŭguĉi universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Kaŭguĉi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1482 milimetrojn.

Kaŭguĉi ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Bildoj pri Kaŭguĉi
Kirko
Kirko
Templo
Botanika ĝardeno
Muzeo
Biblioteko
Hotelo
Stacidomo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans