Kabineto Szapáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Szapáry
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 13-a de marto 1890 - 17-a de novembro 1892
Antaŭulo Kabineto Kálmán Tisza
Sekvanto Unua Kabineto Wekerle
vdr

Kabineto Szapáry [sapAri] estis la sepa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1890 kaj 1892.

Ĉefministro Gyula Szapáry en 1890

Historio[redakti | redakti fonton]

Kabineto Kálmán Tisza kreis leĝon, laŭ kio ĝi volis forpreni ŝtatanecon de Lajos Kossuth. Okazis manifestacioj, tial Kálmán Tisza abdikis. La nova kabinetestro iĝis Gyula Szapáry. Tre signifa ago de la kabineto estis kreo de valora mono. Ĝi validis ne nur en Hungario, sed en la plena Habsburga Imperio. La mono havis difinitan oran ekvivalenton. Alia ago de la kabineto estis deviga enkonduko de la instruado hungare, kiu ne plaĉis al la minoritatoj. Lastan leĝon pri la burĝa geedziĝo de Szapáry la parlamentanoj rifuzis, tial Szapáry abdikis.

Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]