Kaktokampilorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaktokampilorinko
Kaktokampilorinko
Kaktokampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. brunneicapillus
Campylorhynchus brunneicapillus
(Lafresnaye, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KaktokampilorinkoKaktotroglodito (Campylorhynchus brunneicapillus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko, sed la plej granda ene de tiu familio ĉar ĝi estas 18–23 cm longa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Campylorhynchus brunneicapillus

Malkiel la plej etaj trogloditoj, la Kaktokampilorinko estas facile vidata. Ili havas la laŭtan voĉon karakteran de trogloditoj. La Kaktokampilorinko estas multe malpli timida ol plejparto de la familio.

Ĝi estas 18 al 23 cm longa kun enverguro de 27–28 cm kaj pezo de 32-47 gr. Ties tre markita blanka superokula strio, bruna krono, striitaj flugiloj kaj vosto, kaj punktitaj vostoplumoj faciligas ties identigon. Estas malmulta seksa dimorfismo. Kiel plej parto de birdoj de tiu genro, ĝi havas iome kurbecan bekon kaj ĝenerale estas brunaj supre kaj pli helaj sube, sed la kontrasto ne estas tiom markita kiom ĉe plej parto de aliaj samgenranoj.

Pli precize la kapo montras la tipan bildon sed kun tre ĉokoladbruna kaj senmarka krono, de kie venas la nomo de la specio en la latina scienca nomo, ĉar brunneicapillus signifas pli malpli “kun bruna krono”) kaj tre larĝa kaj blanka superokula strio kiu atingas la nukon; sub tiu la vizaĝo estas blankeca sed ege markita de nigraj punktoj kiuj en la gorĝo estas amaso kaj faras ĝin nigra zono (tamen la mentono estas blanka). Ankaŭ en la ŝultroj estas kombino de nigraj kaj blankaj punktoj kaj la dorso estas ĉokoladbruna kiel la krono sed montrante blankajn vertikalajn striojn fajne borditajn je nigro. La flugilplumoj montras nigrajn kaj blankajn striojn kiel la longa vosto. La subaj partoj estas flavecaj en brusto kaj pli markite helbrunaj aŭ rufbrunaj ventre; la amaso da nigraj punktoj de la gorĝo kaj supra brusto ŝajnas elpluvi sur la suba brusto kaj iĝas linioj de amkuletoj en la ventro kie plie kontrastas kun la ĝenerala rufa koloro.

Kaktokampilorinko en Nacia parko Joshua Tree

La iriso estas malhelruĝecbruna, la beko nigreca sed kun pala bazo ĉe la malsupra makzelo. La gamboj estas brunaj aun brunrozecaj.

Junuloj diferenciĝas pro ne tiom imponaj brustaj markoj kaj neesto de blankaj strioj ĉe nuko kaj dorso. Ĝenerale estas pli senkoloraj. La iriso estas grizbruna.

La kanto estas serio de akraj notoj 'jar jar jar' kiu faras dekduo da silaboj pli energiaj kaj pli laŭtaj fine. La alarmo estas bastona zumado, kaj rapida 'tek' ripetita. La krio de rekono estas plendeca. Dum teritoriaj luktoj sonas raŭkaj notoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Kaktokampilorinko manĝas ĉefe insektojn, inklude formikojn, skarabojn, lokustojn kaj vespojn. Eventuale ĝi manĝas ankaŭ semojn kaj fruktojn. Temas pri specio aktive manĝanta. La Kaktokampilorinko serĉas manĝaĵojn sub folioj kaj grunda restaĵaro kaj forturnas objektojn (foje tre grandajn) serĉe de insektoj, krom manĝi en la foliaro kaj branĉaro de la pli granda vegetaĵalaro. Plialtigo de temperaturoj kaŭzas ŝanĝon en la manĝokutimo al pli freŝaj mikroklimatoj, kaj la aktiveco malrapidas dum varmaj tagmezaj temperaturoj. Preskaŭ ĉiu akvo estas akirita el manĝaĵo kaj malofte la specio trinkas eĉ se estas akvo (Udvardy 1994; Ricklefs 1968; McCarthey 2000).

Temas pri bruema kaj memmontrema birdo, kuraĝa kaj maltimida. Ili foje kuregas inter kaktoj. La flugo estas malalta, rekta kaj mallonga. Ili agitas ofte la voston, sed ne levas ĝin kiel faras aliaj trogloditoj. Ili banas sin sursable sed rare en akvo. La kanto estas ofte elsendata el elstara ripozejo kiel kaktopinto, aŭ en urba medio, de telefofosto, stratolampo aŭ eĉ pinto de konstruaĵo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Kaktokampilorinko formas konstantajn parojn, kiuj defendas la teritorion kie ili loĝas la tutan jaron. Ili nestumas en diversaj specioj de kaktoj kaj depende de la specio ili estas je 1 al 2 m, je 2 ĝis 3,70 m kaj ĉe saguaroj ĝis 6 m. Plej rare ili uzas truojn en subtegmentoj de konstruaĵoj. Temas pri grandaj nestoj kun mallarĝa koridoro kiu enfluas en granda reprodukta ĉambro. Tiuj estas konstruitaj el sekaj herberoj kaj aliaj fibroj kaj kovritaj per plumoj.

En malaltaj lokoj de Arizono la reproduktado komencas jam januare sed en pli altaj altitudoj ĝis en marto aŭ eĉ aprilo. Okazas ĝis 6 klopodoj de ovodemetadoj sed fakte okazas ĝis 3. La ino demetas el 2 al 7 ovojn, sed plej ofte 3 al 5. La ovoj estas rozeckoloraj kun brunaj makuletoj. La ino kovas la ovojn dum 16 tagoj. Eloviĝo okazas laŭvice dum 2 aŭ 3 tagoj. La gepatroj manĝigas la idojn nur per insektoj kaj elnestiĝo okazas post 21 tagoj. La maskloj ekkonstruas duan neston kiam la ino ekkovas. Kiam la unua reproduktado finas, la ino zorgas la finkonstruadon kaj ovodemetas duafoje. Tiu specio ne ĝuas helpan zorgon de parencoj, kiel okazas ĉe aliaj specioj de trogloditedoj.

Krome tiu specio konstruas neston por ripozi kaj protektiĝi kontraŭ eventualaj predantoj la tutan jaron, solece se temas pli aĝulo kaj grupe se temas pri junuloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Kaktokampilorinko estas indiĝena de sudokcidenta Usono suden al centra Meksiko. Ĝi estas birdo de aridaj regionoj, kaj ĝi troviĝas ofte ĉe juko, prozoposaguaro; ili nestumas en kaktoj, foje en truo de saguaro, foje kie ties nesto estu protektita de la pikegaj kaktodornoj de cilindropunktoj aŭ folioj de jukp. Ili manĝas ĉefe insektojn, kvankam eventuale ili manĝas semojn aŭ fruktojn. Ili rare trinkas akvon, kaj akiras sian humidecon el la manĝo.

Ili estas loĝantaj birdoj en duondezertoj kun diversaj tipoj de flaŭro. Ili loĝas el marnivelo ĝis 1400 m en Arizono kaj ne tiom komune ĝis 2000 m en Nova-Meksikio kaj ĉe la meksika ebenaĵo. Ili nepre bezonas dornajn kaktojn por nestumi. Ili ne loĝas en arbustejoj kie ne estas kaktoj kaj de tia nepro devenas la nomo de Kaktokampilorinko. Ili adaptiĝas al urbaj aŭ ĉeurbaj medioj kaj degraditaj habitatoj kiel ŝtonminejoj aŭ restaĵejoj, se restas almenaŭ kelkaj kaktoj

La Kaktokampilorinko estas endemia de sudokcidenta Usono kaj norda Meksiko. Pli precize en suda kaj sudorienta Arizono, suda Nevado, suda Nova-Meksiko kaj Teksaso. Same ili estas en tuta Baja California, okcidenta marbordo de Meksikio ĝis Culiacán. En la meksika ebenaĵo, ili estas el rivero Río Grande ĝis Meksiko. Ili estas komunaj en plej parto de sia areo.

Ĝi estas la ŝtata birdo de Arizona.

Nesto de Kaktokampilorinko en la brakoj de cilindropunkto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]