Kala Ha-Surit, Ha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Siria Fianĉino
Originala titolo Kala Ha-Surit, Ha
Produktadlando Israelo
Filmita en Israelo
Originala lingvo araba lingvo, angla lingvo, hebrea lingvo
Kina aperdato 2-a de decembro 2004
Daŭro 97 minutoj
Kameraado Q1270164
Reĝisoro(j) Eran Riklis
Scenaro Suha Arraf
Eran Riklis
Ĉefrolantoj Q177993 · Q284051 · Q452025 · Q2866585 · Q4213108 · Q3189137 · Q554606 · Q96503 · Q3515717 · Q6962157 · Q6780047 · Q3161569 · Q3148852 · Q2836362 · Q3343792 · Q3216896
Produkto Eran Riklis Productions
Distribuo Koch-Lorber Films
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

La Siria Fianĉino (hebree: Kala Ha-Surit, Ha) estas filmo (2004) de reĝisoro Eran Riklis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Sestaga milito en 1967, 17 mil druzoj, kiuj loĝis dum jarcentoj en la Golanaj Altaĵoj, subite trovis sian vivon rompita kaj siajn familiojn dividitaj per nepasebla landlimo. Depost tiu dato, la druzoj de Golano rigardas sin kiel Sirianojn sub israela okupacio. Ili ne intermiksiĝas kun Israelanoj, rifuzas ricevi israelajn pasportojn, kaj loĝas en siaj propraj vilaĝoj. Kunlaboraĵo franca/germana/israela, La Siria Fianĉino rakontas la historion de unu familio dum ili preparas ĉeesti la edziniĝo de sia filino ĉe la limo. Ĝi estas korŝira dramo, kiu ne elektas flankon, sed provas prezenti la politikan konflikton de la regiono laŭ homan vidpunkto.

Mona (Clara Khoury), juna druzino estas fianĉino de siria televid-stelo Tallel (Derar Sliman) el Damasko, viro, kun kiu ŝi neniam konatiĝis. Pro tio, ke nek Sirio nek Israelo agnoskas la alian, post kiam la fianĉino transpasos la limon en Sirion, ŝi neniam rajtos reveni en Israelon, kaj la tago de ŝia edziniĝo, kutime tago de granda ĝojo, povas esti unu el la plej malĝoja. Kvankam la filmo rakontas tristajn realaĵojn pri la politika situacio en Mezoriento, ĝi ankaŭ estas historio kun sociaj kaj kulturaj konsekvencoj. Amal (Hiyam Abbas), fratino de Mona, estas seneliriĝinta en malĝoja edziĝo. Ŝi volas vizitadi Universitaton de Ĥajfo, sed estas malhelpita de ŝia edzo Amin (Adnan Trabshi), kiu timas perdi la vizaĝon en la vilaĝo kaj fordoni sian regadon super ŝi.

Hammed (Makram Khoury) la patro de Mona, Sirio-favoranta agitanto konata de la israela polico, estas malpermesata vojaĝi al la limo por adiaŭi sian filinon. Li sentas rankoron kaj rifuzas bonveni sian filon Hattem (Eyad Sheety) kaj lian rusan edzinon ĉe ilia reveno de Moskvo, ĉar tiu rompis la familian tradicion kaj foriris antaŭ ok jaroj. Alia filo, Marwan (Ashraf Barhom), aferisto, estas bonvenata de la familio sed estas malakceptata de kolera eks-koramikino, franca laboristino ĉe la Ruĝa Kruco (Julie-Anne Roth), kiu laboras en la vilaĝo.

Dum tiuj konfliktoj kirliĝas sub la surfaco, la situacio plie absurdiĝas, kiam la edziniĝo estas minacata de burokrata malcedemo ĉe la limaj kontrolpunktoj inter Israelo kaj Sirio. Laŭ israelaj reguloj, la paspermeso de Mona devas esti stampita, kiam ŝi eliras; laŭ siriaj reguloj, ĉiu, kiu tenas paspermeson kun israela stampo, ne rajtas eniri Sirion. Nek israelaj nek siriaj doganistoj ŝajnas scii, kion fari, kaj la fianĉino kaj fianĉo restas en nenieslando, devigitaj komuniki per megafonoj premitaj kontraŭ ŝlositaj pordegoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]