Kalcia glukonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalcia glukonato
Kemia formulo
C12H22CaO14
Kalcia glukonato
Bastona kemia strukturo de la
Kalcia glukonato
Kalcia glukonato
Tridimensia kemia strukturo de la Kalcia glukonato
Alternativa(j) nomo(j)
* Glukonato de kalcio
* Calcium gluconicum
CAS-numero-kodo 299-28-5
ChemSpider kodo 8932
PubChem-kodo 9290
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ flavecaj senodoraj kristaloj[1]
Molmaso 430,37628 g mol−1
Denseco 1,677 g/cm−3[2]
Fandpunkto 195°C [3]
Bolpunkto 637,6°C [4]
Ekflama temperaturo 375,2°C [2]
Solvebleco Akvo:33 g/L[5]
Mortiga dozo (LD50) 950 mg/kg (buŝe) [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P337+313, P305+351+338, P362+364, P332+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalcia glukonatoglukonato de kalcio estas kalcia salo de glukonata acido kaj estas uzata kiel minerala suplemento kaj medikamento. Kiel medikamento ĝi estas uzata per injekto en vejnon por trakti hipokalemion aŭ malaltan sangan kalcion, hiperkalemion aŭ altan sangan kalion kaj magnezian toksecon. Suplemento estas ĝenerale necesa nur kiam ne estas sufiĉe da kalcio en la dieto. Suplemento povas esti farita por trakti aŭ malhelpi osteoporozon aŭ rakiton. Ĝi ankaŭ povas esti prenita per buŝo, sed ne estas rekomendata per injekto en muskolon.

Kromaj efikoj kiam injektitaj inkluzivas malrapidan korfrekvencon, doloron ĉe la loko de injekto kaj malaltan sangopremon. Se prenitaj per buŝo kromefikoj povas inkluzivi konstipo kaj naŭzo. Sangaj kalcioniveloj devas esti mezuritaj dum traktado kaj ekstra zorgo devas esti prenita ĉe tiuj kun antaŭhistorio de renaj ŝtonoj. Ĉe normalaj dozoj, uzo estas konsiderata sekura dum gravedeco kaj mamnutrado. Kalcia glukonato estas farita per miksado de glukonata acido kun kalcia karbonato aŭ kalcia hidroksido.

Kalcia glukonato estis unue medicine uzita en la 1920-aj jaroj. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Kalcia glukonato estas havebla kiel ĝeneraluza medikamento.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la kalcia glukonato per traktado de kalcia hidroksido kaj glukonata acido:

kalcia hidroksido +numero 2glukonata acido Kalcia glukonato +akvo


Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la glukonata acido per traktado de kalcia karbonato kaj glukonata acido:

kalcia karbonato +numero 2glukonata acido Kalcia glukonato +karbonata acido


Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la kalcia glukonato per traktado de metila glukonato kaj kalcia hidroksido:

numero 2metila glukonato +kalcia hidroksido Kalcia glukonato +numero 2metanolo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]