Zinka glukonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zinka glukonato
Kemia formulo
C12H22O14Zn
Zinka glukonato
Bastona kemia strukturo de la
Zinka glukonato
Zinka glukonato
Tridimensia kemia strukturo de la Zinka glukonato
Blankaj piloloj de zinka glukonato
Blankaj piloloj de zinka glukonato.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Glukonato de zinko
  • Zincum gluconicum
CAS-numero-kodo 4468-02-4
ChemSpider kodo 139049
PubChem-kodo 443445
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ blankecaj, senodoraj, lumsensivaj kristaloj[1][2]
Molmaso 455,68828 g mol−1
Denseco 1,44 g/cm−3
Fandpunkto 144°C [3]
Bolpunkto 319°C [4]
Ekflama temperaturo 375,2°C [5][6]
Solvebleco Akvo:100 g/L[7]
Nesolvebla en alkoholo, metanolo, kloroformo kaj etero.
Mortiga dozo (LD50) 321 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H318, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264+265, P273, P280, P305+354+338, P317, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Zinka glukonatoglukonato de zinko estas zinka salo de glukonata acido konsistanta el du glukonatacidaj molekuloj por ĉiu zinka katjono (2+). Zinka glukonato estas ĝenerale agnoskita kiel sekura (GRAS) substanco fare de Food and Drug Administration. Ĝi estas disponebla kiel minerala suplemento kaj sen medicina priskribado kiel lozanĝa formo por reduktita daŭro de oftaj malvarmumoj kaj kun malpliigita simptomgraveco.

Kvankam ĝi estis administrita naze por trakti la malvarmumon, ĉi tiu vojo de administrado estis asociita kun kelkaj kazoj de anosmio.

Studoj montras, ke zinko povas esti pli bone sorbita en homoj sub la glukonata formo, tamen, rezultoj de aliaj studoj povas varii.

Krome, zinka suplementado fariĝis kritika interveno por trakti diareajn epizodojn en infanoj. Studoj sugestas, ke administrado de zinko kune kun novaj buŝaj rehidratigsolvaĵoj/saloj kun malaltaj osmozaj indicoj (buŝa rehidratiga solvaĵo), povas redukti kaj la daŭron kaj severecon de diareaj epizodoj dum ĝis 12 semajnoj.[8]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la zinka glukonato per traktado de zinka hidroksido kaj glukonata acido:

zinka hidroksido +numero 2glukonata acido zinka glukonato +akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la glukonata acido per traktado de zinka karbonato kaj glukonata acido:

zinka karbonato +numero 2glukonata acido zinka glukonato +karbonata acido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la zinka glukonato per traktado de metila glukonato kaj zinka hidroksido:

numero 2metila glukonato +zinka hidroksido zinka glukonato +numero 2metanolo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]