Glukonata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glukonata acido
Kemia formulo
C6H12O7
Glukonata acido
Bastona kemia strukturo de la
Glukonata acido
Glukonata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Glukonata acido
Glukonata acido estas produktata de la fungoj Nigra aspergilo
Glukonata acido estas produktata de la fungoj Nigra aspergilo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Pentahidrokso-kaproata acido
  • Pentahidrokso-heksanata acido
CAS-numero-kodo 526-95-4
ChemSpider kodo 10240
PubChem-kodo 10690
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ flavecaj kristaloj[1]
Molmaso 196,15708 g mol−1
Denseco 1,24 g/cm−3[2]
Fandpunkto 15°C [3]
Bolpunkto 673,6°C [4]
Refrakta indico  1,4161
Acideco (pKa) 3,86
Ekflama temperaturo 327°C [5]
Solvebleco Akvo:316 g/L[6]
Mortiga dozo (LD50) 7630 mg/kg (buŝe) [7]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+317, P337+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Glukonata acidoglukonata acido aŭ (2,3,4,5,6-pentahidrokso-kaproata acido, C6H12O7) estas nekoroda, netoksa, milda organika acido kun klarbruna aspekto. Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj havas mildan kaj refreŝigan guston. Ĝi estas bona kelatigagento ĉe alkala medio, ​​kun pli bona agado ol kutime uzataj kelatoj.[8]

Glukonata acido estas milda organika acido derivita el glukozo per simpla oksigeniga reakcio. La reakcio faciligas la enzimoj glukozooksidazo (fungoj) kaj glukozo malhidrogenazo (bakterioj kiel Glukonobakterio). Mikroba produktado de glukonata acido estas la preferata metodo kaj ĝi devenas el pluraj jardekoj. La plej studata kaj vaste uzata fermentadprocezo implicas la fungon Aspergillus niger.Glukonata acido kaj ĝiaj derivaĵoj, tiaj kiaj natria glukonato, kalia glukonato, amonia glukonato, kalcia glukonato, magnezia glukonato, ktp., havas larĝajn aplikojn en nutraĵa kaj farmacia industrio. Ĉi tiu artikolo donas recenzon de mikroba glukonatacida produktado, ĝiaj trajtoj kaj aplikoj.[9]

La kemia strukturo de glukonata acido konsistas el ses-karbona ĉeno, kun kvin hidroksilaj grupoj poziciigitaj en la sama maniero kiel en la malferma-ĉena formo de glukozo, finiĝanta en karboksilatacida grupo. Ĝi estas unu el la 16 stereoizomeroj de 2,3,4,5,6-pentahidrokso-heksanata acido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Glukonata acido estis malkovrita en 1870 fare de Heinrich Hlasiwetz (1825-1875) kaj Josef Habermann (1841–1914), kiam glukozo estis oksigenita kun kloro. En 1922 ĝi estis izolita el grupo da Aspergilus niger. Poste, aliaj filamentozaj fungoj, tiel kiel Penicillium, Scopulariopsis, Gonatobotrys kaj Gliocladium, kaj ankaŭ oksidativaj bakterioj, tiel kiel grupo da Pseŭdomonoj, Glukonobakterioj (Acetobakterioj), Moraxella, Microkokoj, Enterobakterioj, kaj Zymomonoj estis trovitaj produkti glukonatan acidon. Jam en la 1940-aj jaroj eblis akiri bonajn rendimentojn de glukona acido uzante Aspergillus niger per fermentado, neŭtraligante la akumulantan acidon per kalcia karbonato.

La fiziologiaj funkcioj de glukonatacida amasiĝo por ĉi tiuj organismoj ne estas klaraj; unu ebleco estas ĝia kontribuo al la konkurencivo de la organismo, forigante glukozon el la proksima medio. En la kazo de Penicillium expansum (fitopatogena fungo), estis pruvite ke sekreciata glukonata acido kontribuis por la koloniigo kaj malsanevoluo de pomaj histoj per tiu fungo.

Glukonata acido estas uzata en la fabrikado de metaloj, ledoj kaj manĝaĵoj. Ĝi konsideriĝas kun la kapablo malhelpi amarecon en manĝaĵoj. Natria glukonato estas permesita en manĝaĵo kaj ĝi havas statuson GRAS (ĝenerale agnoskita kiel sekura). Ĉi tiuj saloj ankaŭ estas uzata kiel sekvestrantagento en multaj detergantoj, kaj aldonita al cemento por plibonigi la malmoliĝoprocezon.[8]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la glukonata acido per traktado de glukozo kaj oksigeno sekvata per hidratigo de la glukuronata acido:

glukozo +oksigeno glukuronata acido +akvo glukonata acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

glutarata acido+formiata acido+akvoglukonata acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]