Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Bugyi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Bugyi
Kalvinana preĝejo de Bugyi
Kalvinana preĝejo de Bugyi
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bugyi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco meza Hungario, Pest
paroĥo loke
Dato de konsekro 1803
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 18011803
Specifo
Enhaveco 430 sidlokoj, 30 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2347, Templom u. 4, Bugyi
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en grandvilaĝo Bugyi (Hungario).

En tiu loko la kalvinanoj fondis sian paroĥon en 1730. En 1761 pro la kontraŭreformacio la katolikoj forprenis la kirkon por propra uzo. Ĝis 1782 la kalvinanoj ne povis publike partopreni en diservoj. Inter 1801-1803 ili konstruis novan kirkon. En 2010 la la plena didomo estis renovigita.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed la simetria fasado rekte atingas laŭ la trotuaron. Meze la turo altiĝas, la turopinto estas barokeca bulboforma. Sub la turo estas fenestro, plej malsupre al enirejo. Apartaj enirejoj estas ankaŭ en flanko de la navo. Romi-epoka ŝtonkolono estas en la preĝejkorto, kiu estis utiligita kiel loko de hontado inter 1783 kaj 1824.

Flanko de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.