Kalvinana preĝejo (Enying)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Enying
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Enying
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo ĉefnavo: 28 m (interne); flankonavo: 12 m
Larĝo ĉefnavo: 11 m (interne); flankonavo: 8 m
Alto 39 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1999) en urbo Enying (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Enying en tiu loko la plej frue kapelo de la fortikaĵo funkciis. laŭ ekleziaj fontoj la kalvinana grupo estis fondita en 1540. Ili konstruis lignan kirkon anstataŭ la kapelo en 1680, poste el lomo en 1720. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1789-1792. La flankonavo konstruiĝis en 1846. La benkoj estis faritaj en 1792 kaj renovigitaj en 1846, 1892, 1897, 1946 kaj 1966. József Angster faris la orgenon en 1887 kaj estis renovigita en 1948 kaj 2013. En 1945 la turo estis detruita pro konstantaj pafoj. Novaj lustroj alvenis en 1992. En 2000 novaj instalaĵoj estis faritaj en la flankonavo. En 2006 pluraj renovigaj laboroj okazis. Nuntempe oni aranĝas somere orgenkoncertojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto ankaŭ pastra loĝejo kaj memorkolono estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La flankonavo havas grandan enirejon, sur la teretaĝo 2, sur la unua etaĝo 3 fenestrojn. Interne estas 2 galerioj. La muroj estas blankaj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.