Kalvinana preĝejo (Nyírtura)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nyírtura
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírtura
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, sed la turo estas klasikisma
Konstruado
Specifo
Alto 28 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírtura.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la tiam katolika kirko estis konstruita iam en la 13-a jarcento. En 1488 la iama absido estis grandparte malkonstruita kaj oni konstruis pli novan gotikan kirkon dediĉitan al Sankta Georgo. Ekde la 16-a jarcento la konstruaĵo iĝis posedaĵo de la kalvinanoj. Inter 1821-1833 la konstruaĵo estis trakonstruita kaj anstataŭ la ligna turo oni konstruis masonitan turon. En 1907 kaj inter 1995-1998 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto. En la fasado la larĝa turo altiĝas, meze la pordo troviĝas. La turopinto estas oklatera piramido. La absido estas oklatera. Kaj la navo kaj la absido havas apogpilierojn. La absido estas nur iomete pli mallarĝa, ol la navo. Interne la klasikismaj mebloj estis faritaj en 1833. La ekleziaj stanaj vazoj devenis el la 17-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.