Kalvinana preĝejo (Paks)
Kalvinana preĝejo de Paks | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Paks
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Paks |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Tolna |
Dato de konsekro | 1776 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1750–1770 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | Templom utca és Attila utca sarok. |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Paks (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri kalvinana pastro de Paks okazis en 1576. En la 17-a jarcento la kalvinanoj havis aĉan kirkon el lomoj, kiu estis malkonstruita en 1705, poste oni konstruis la duan kirkon. La nun videbla kalvinana preĝejo (la tria) estis konstruita inter 1750 kaj 1770 sen turo kun sonorilostablo. La turo estis preta jam depost la nova eklezia leĝo en la jaro 1793. En 1808 la kirko difektiĝis pro incendio, post 8 jaroj finiĝis la riparitaj laboroj. La orgeno estis kreita en 1880. La kirko estis renovigita en La turo estis plene trakonstruita en 1911. Ekstera parto de la kirko estis renovigita en 1978.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto sur iom pli alta loko ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Kaj la turo kaj la navo havas po unu enirejojn. Super la tura enirejo estas 2 fenestroj. La nava enirejo troviĝas en reliefanta antaŭĉambro, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La plafono havas stukojn. Interne 2 galerioj estas videblaj.
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo kun foto Arkivigite je 2022-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto