Kalvinana preĝejo (Pestszentlőrinc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Pestszentlőrinc
Kalvinana preĝejo en Pestszentlőrinc
Kalvinana preĝejo en Pestszentlőrinc
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Pestszentlőrinc-Pestszentimre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest (departemento)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novrenesanco
Konstruado 19321941
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo, estas religia historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre, en iama urbo urbo Pestszentlőrinc.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kalvinanoj en Pestszentlőrinc komence apartenis al Kispest. En 1911 ili fondis grupon, kiu apartenis jam al Üllő. Post jardeko la grupo ricevis la statuson memstara. En 1931 ili akiris parcelon por preĝejo. En la sekva jaro komenciĝis la konstruado, kiu finiĝis jam dum la 2-a mondmilito.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas preskaŭ sola en korto. La preĝejo imitas kelkajn preĝejojn en Transilvanio. La fasado konsistas meze el granda enirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La pinto estas svelta piramido. La navo estas brikoforma. Interne super la enirejo estas galerio, tamen la orgeno situas sur la kontraŭa galerio.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

La tre proksima Luterana preĝejo (Pestszentlőrinc) ne havas sonorilojn, tial oni laŭnecese la kalvinana preĝejo sonoradas por la luteranoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Pestszentlőrinc
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.