Kalvinana preĝejo (Sátoraljaújhely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sátoraljaújhely
Kalvinana preĝejo en Sátoraljaújhely
Kalvinana preĝejo en Sátoraljaújhely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sátoraljaújhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17841789
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sátoraljaújhely, Petőfi Sándor utca 7.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Sátoraljaújhely (Hungario).

Unu el la enirejoj

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri protestanta predikisto en tiu loĝloko okazis en 1522. En fino de la jarcento la protestantoj jam vivis plimulte kaj ili uzis la katolikan kirkon. Depost fino de la turka erao la kontraŭreformacio reakiris ĝin. La kalvinanoj povis konstrui propran kirkon nur depost nova leĝo el 1781. La preĝejo estis konstruita inter 1784-1789. Ferenc Kazinczy estis zorganto ĉi tie inter 1814-1818. La orgeno ekfunkciis en la 1910-aj jaroj. En 1963 ŝtormo plene detruis la tegmenton. La kirko estis plene renovigita en 2002 kaj 2003.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo etendiĝas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. En la korto estas videbla busto pri Sándor Petőfi ekde 1972. La fasado estas simetria, tamen nevidebla pro la antaŭa domo. Meze la turo havanta 2 sonorilojn nur iomete reliefas. La turpinto estas piramida. La navo havas 2 enirejojn kaj finiĝas en trapeza absido.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.