Kalvinana preĝejo (Szentes-Felsőpárt)
Kalvinana preĝejo de Szentes-Felsőpárt | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Szentes-Felsőpárt
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szentes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Csongrád-Csanád |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1914 |
Konsekrinto | Dezső Baltazár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | Secesio (stilo) |
Konstruado | 1912–1914 |
Specifo | |
Enhaveco | 700 sidlokoj, 300 starlokoj |
Longo | 25 m (ĉefnavo); 8 m (flankonavo) |
Larĝo | 10 m (ĉefnavo); 3 m (flankonavo) |
Alto | 43 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo, ekstere ruĝaj brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | Szentes, Felsőpárt, Jókai u. 71 |
La kalvinana preĝejo estas historia monumento (deklarita en 1998) en urbo Szentes (Hungario), en urboparto Felsőpárt.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 16-a jarcento la loĝantaro de Szentes estis jam plejparte kalvinanoj, ili uzis la iaman katolikan kirkon. En 1746 la katolikoj reakiris ĝin. En la sekva jaro la kalvinanoj konstruis lignajn preĝdomon kun sonorilostablo, fine la nun videblan preĝejon en la urbocentro en 1826. Tio ne sufiĉis al la plena urbo. En la urboranda parto en Felsőpárt la paroĥejo en 1912, la preĝejo mem estis konstruita inter 1912-1914. József Angster kreis la orgenon en 1928.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La ĉefnavo havas trapezforman krucnavon. La enirejo troviĝas tra la turo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La absido estas duonronda. La internaj muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Interne feraj kolonoj tenas la galerion.