Kalvinana preĝejo (Tiszakóród)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Tiszakóród
Kalvinana kirko en Tiszakóród
Kalvinana kirko en Tiszakóród
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszakóród
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Tiszakóród.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo (tiam katolika) estis konstruita en la 15-a jarcento laŭ la supozoj (laŭ aliaj taksoj inter 14-a kaj 16-a jarcentoj). Same ne estas konata, kiam la kalvinanoj akiris ĝin. En la 18-a jarcento la konstruaĵo barokiĝis. En 1864 oni trovis freskon, sed la kalvinanoj tuj kovris ĝin per kalko. La kvadrata turo estis konstruita en 1893.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. En la fasado meze la turo reliefas, kie estas ankaŭ la pordo. La absido estas plurlatera kaj apogaj pilieroj apogas ĝin. Ankaŭ en la absido funkcias enirejo, tio estis farita jam dum la kalvinana erao. Origine ĉe la sanktejo estis sakristio, sed la kalvinanoj malkonstruis ĝin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.