Kamill Sándorfy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kamill Sándorfy [ŝAndorfi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sándorfy Kamill, en Kanado konata Camille Sandorfy estis hungara-kanada kemiisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993).

Kamill Sándorfy [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de junio 2006 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kamill Sándorfy frekventis gimnazion en Budapeŝto, universitaton en Szeged, kie li doktoriĝis (Ph.D) en 1943, post 3 jaroj li ricevis findiplomon. Li plulernis en Sorbonne akirinta pli novan diplomon (D.Sc) en 1949. Post jaroj li translokiĝis al Montrealo por instrui en la universitato, kie li profesoriĝis en 1959. Li okupiĝis precipe pri teoria kemio, fenoloj, spektroskopio. Li ricevis kanadajn kaj ĉeĥan premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Techniques of Organic Chemistry (1956) - ankaŭ ruse
  • Spectres électroniques en chimie théorique (1959) - ankaŭ germane kaj japane
  • Electronic Spectra in Quantum Chemistry (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]