Kampa centaŭreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Herbeja centaŭreo
Centaurea jacea - Arujumikas Keila puisniit.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Centaŭreo Centaurea
Specio: C. jacea
Centaurea jacea
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La herbeja centaŭreo[1] (Centaurea jacea; sinonimo: Centaurea pratensis[2]) estas planto el la familio de la asteracoj (CompositaeAsteraceae).

Ĝi estas staŭda planto kaj fariĝas 30–70 cm alta. La supraj folioj estas nedividitaj kaj alterne situas sur la tigo. La malsupraj folioj plej ofte estas kurbaj.

La florkapetoj estas 2–4 cm larĝaj. Ili konsistas el rozkoloraj ĝis ruĝeviolkoloraj tubfloroj. La randfloroj de ili estas pligrandiĝintaj kaj sterilaj.

La specio kreskas sur sufiĉe humida, modere nutrariĉa grundo. La planto ofte troviĝas ĉe vojrandoj kaj aliaj pli aŭ malpli herboriĉaj lokoj. Ĝi preferas lomecan grundon. La regiono de disvastiĝo estas Eŭrazio, kun emfazo je la moderaj kaj sudaj areoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. W.F. Pilger ; Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo
  2. The Plant List