Kanabejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kanabejo estas speciala vendejo por mendi kaj konsumi kanabon. En la nederlanda tiuj vendejoj nomiĝas coffeeshops laŭ la angla vorto por kafejoj, sed ĉi tio estas misnomo pro tio, ke kafo ne multe konsumatas en kanabejoj.

Lauleĝaj kanabejoj[redakti | redakti fonton]

En Nederlando kanabejoj lauleĝe ekzistas, kaj Amsterdamo estas ofta vojaĝejo por turistoj kiuj volas laŭleĝe konsumi kanabon.[1] En la memrega komunumo Kristianio en Kopenhago, kanabejoj ankaŭ ekzistas laŭleĝe (el la leĝa vidpunkto de la memrega komunumo, ne el la leĝa vidpunkto de Danujo, kiu daŭre postulas tiun teritorion por si).

Laŭleĝaj kanabejoj ofte havas menuon de ofertataj tipoj de mariĥuano, haŝiŝo kaj Spackukoj.

Kontraŭleĝaj kanabejoj[redakti | redakti fonton]

En Kanado, kie kanabo estas malpermesata, iuj urboj (ekzemple Toronto) ankoraŭ enhavas kanabejojn. Kelkaj Usonaj urboj leĝis, ke la efikigado je kanabaj leĝoj estu "la lasta prioritato" por policistoj, do foje kanabejoj ekzistas en tiuj urboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Eltrovu pli pri la nederlanda Kafa Butiko Sistemo