Kancero
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kancero (apartigilo). |
Kancero estas klaso de malsanoj karakterizataj per malbonprognoza, solida tumoro, kiu emas ĉiam pli disvastiĝi, ankaŭ al aliaj organoj, kaj renaskiĝi post fortranĉo.
Ekesto de la nomo
La nomo "kancero" estas etimologie parenca al kankro kaj signifas ankaŭ genron de grandaj kraboj. Laŭ Galeno de Pergamono ĝin instigis la simileco inter ŝvelintaj vejnoj de ekstera tumoro kaj la gamboj de kankro. Supozeble la unua, kiu uzis la nomon de la malsano, estis Hipokrato, kiu rimarkis tiun similecon ĉe brusta tumoro. Plia interrilato por li estis, ke la astrologio atribuas la bruston al la zodiaka signo kankro.
Aristotelo difinis kanceron kiel tumorojn supraĵe konstateblajn, enkreskantajn en aliajn organojn.
Specoj
Oni distingas specojn de kancero laŭ la organo trafita. Ĉe homo okazas ekzemple jenaj tipoj, kiuj ĉiuj povas esti mortigaj:
- bronka respektive pulma kancero
- buŝa kancero
- cerba kancero
- ezofaga kancero
- haŭta kancero
- intesta kancero
- kojlorektuma kancero
- liposarkomo
- mama kancero
- osta kancero
- prostata kancero
- sangoĉela kancero (leŭkemio)
- stomaka kancero
Tipoj
Karcinomo
Karcinomo estas kancero evoluinta el epitelio, ekzemple : pulma kancero aŭ ezofaga karcinomo.
Sarkomo
Sarkomo estas kancero evoluinta el konektivo, ekzemple : ostosarkomo aŭ liposarkomo.
Sangokancero
Sangokancero estas kancero evoluinta el sangoĉeloj, ekzemple : leŭkemio.
Priskribo
Genetika ŝanĝiĝo de korpa ĉelo povas kaŭzi kanceron. Nenormala ĉelo multobliĝas kaj neregulitaj ĉeloj formas tumoron, kiu povas formi metastazojn.
Terapio
Kirurgio
La tumoro estas fortranĉita.
Iksradiado
Iksradiado mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas neregule. Oni alcelas la tumoron.
Kemiterapio
Kemiterapio ne estas cela terapio. La drogo mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas. La drogo cirkulas en tuta korpo.
Celaj terapioj
Imatinib
Imatinib estis la unua cela terapio (Glivec® 2001). Ĝi celas tirozino-kinazon en mieloida leŭkemio kaj sarkomon nomita GIST.
Ricevanto de EGF
- Cetuximab, panitumumab kaj patuzumab estas antikorpoj kiuj agas kontraŭ la ricevanto HER1 pri EGF [1].
- Trastuzumab (Herceptin® 2005) kaj pertuzumab estas antikorpoj kiuj agas kontraŭ la ricevanto HER2 pri EGF [1].
- Ertolib, genfitinib kaj lapatinib blokas la en-ĉelan domajnon de la Ricevanto.
Interago MDM2-p53
La drogo nutlin agas kontraŭ la detruado de la p53[2].
Angioformado
Malfaciligi la angioformadon en la tumoro bremsas la tumoron. bevacizumab (Avastin® 2005) estas antikorpo kontraŭ ricevanto de VGEF, kiu malfaciligas la angioformadon[1]. Alie faciligi la angioformadon en la tumoro povas malpliigi la metastazojn[3].
-
Malsaneca ĉela dividiĝo ĉe kancero
-
Histo povas esti organizita en kontinua spektro de normala al kancera.
-
La ofteco de pulma kancero alte korelacias kun fumado.