Kantabra Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantabra Unio
Unidad Cántabra
partio
Lando  Hispanio
Estro Vaka
Fondiĝo 5-a de julio 2002
Ĉefa sidejo Torrelavega
Ideologio Kantabrismo
vdr

Kantabra Unio (hispane, Unidad Cántabramallongige UCn) estas politika partio en Kantabrio (Hispanio).

Ĝi fondiĝis en 2002 en Torrelavega kaj ne havas difinitan propran ideologion. La fondintoj estas eksmembroj de la Regionisma Partio de Kantabrio kaj la malaperinta Unio por la Progreso de Kantabrio. Ĝi aktivas nur en la aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝi apogis oficialiĝon de la kantabra labaro.

La partio unuafoje partoprenis la voĉdonojn kaj komunumajn kaj municipajn en la jaro 2003. Tiam ĝi ricevis 7000 voĉdonojn por la Parlamento de Kantabrio (tio estas, ne havis anojn en la parlamento) kaj diversaj partianoj iĝis membroj de lokaj registaroj en kelkaj malgrandaj municipoj. La elreviga rezulto de tiu ĉi baloto (post grava balotkampanjo, oni esperis pli grandan nombron de voĉdonoj) okazigis skismon en la partia estraro.

En municipa voĉdono de 2007 ĝi renovigis ties anon, Emilio Zubizarreta, en la municipa registaro de Reinosa, kiu estas la plej granda municipo kun partiano en politika ofico. Tamen, tuj antaŭ la voĉdono de 2011, la proparolanto Emilio Zubizarreta anoncis demision kaj la partio tial ne konkuris.[1]

  1. El Diario Montañés (3-a de marto 2011). Emilio Zubizarreta abandona la política (hispane). Alirita 26-a de septembro2011.