Kanto de la marĉsoldatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memorŝtono al la marĉsoldatoj

La kanto de la marĉsoldatoj au mallonge marĉkanto estis kreita en la jaro 1933 de malliberuloj de la nazia koncentrejo Börgermoor apud Papenburg en la germana regiono Emsland. En tiu koncentrejo la nazioj malliberigis precipe politikaj kontraŭuloj. Per simplaj iloj, kiel ŝpato la malliberuloj devas kultivi la tiean marĉon.

Estiĝo de la kanto[redakti | redakti fonton]

La teksto de la kanto estis de ministo Johann Esser kaj de aktoro kaj reĝisoro Wolfgang Langhoff, la muzikon komponis la komerca deĵoranto Rudi Goguel. La kanto estis prezentata je evento nomita „Cirko Kanzentrani“ la unuan fojon la 27an de aŭgusto 1933 de 16 malliberuloj, grandparte iamaj membroj de la laborista kantasocio de Solingen.

Rudi Goguel rememoriĝis pli poste:

Citaĵo
 La dekses kantisto, grandparte membroj de la laborista kantasocio de Solingen, enmarŝis la arenon vestita kun verda polica uniformo (nian tiaman malliberulan vestaĵon) kun surŝultritaj ŝpatoj, mi mem ĉe la pinto en blua trejna kompleto kun frakasita ŝpata tenilo kiel taktbastono. Ni kantis, kaj jam ekde la dua ŝtrofo preskaŭ 1000 malliberuloj kun zumis la refrenon. [...]

De strofo al strofo la refrenon, kaj ĉe la lasta strofo ankaŭ la SS-viroj, kiuj aperis kun iliaj komandantoj kantis kune kun ni, ĉar ili mem sentis sin ‚marĉsoldatoj’. [...]
Dum la vortoj „… /Ekmarŝas kun la ŝpatoj
Ne plu la marĉssoldatoj

Al marĉ!“ la 16 kantistoj puŝis la ŝpatojn en la sablo kaj marŝis el la areno, lasante la ŝpatojn, kiuj nun staris en la marĉgrundo kiel tombokrucoj. 

Du tagoj post la prezento la koncentreja estraro malpermesis la kanton. Malgraŭ tio la gardistoj plufoje postulis de la malliberuloj kanti la kanton dum ili marŝoj al la laborejoj.[1]

Post la liberigo aŭ sendado de la malliberuloj al aliaj koncentrejoj la kanto disvastiĝis. 1935 la komponisto Hanns Eisler ekkonis ĝin en Londono. Li adaptiĝis la melodion al la kantisto Ernst Busch. Tiu aliĝis dum la Hispana Enlanda Milito (1936–1939) al la „Internaciaj Brigadoj“ (Brigadas Internacionales), kiuj defendis la hispanan respublikon kontraŭ la puĉisto Franco. Per tio la kanto fariĝis konata internacie. Oni devas konsciiĝi, ke la origina komenco de la melodio de Rudi Goguel per tri samaj tonoj ne sonis tiom esperiga kiel la versio de Eisler. Goguel respegulis la senesperan humoron per la tri samaj tonoj pli bone ol la melodio de Eisler.[2]

Hodiaŭ ekzistas versiojn de la kanto en pluraj lingvoj. La plej konataj interpretoj estis Ernst Busch, Peter Rohland, Hein & Oss, Paul Robeson, Pete Seeger, Perry Friedman, The Dubliners kaj Hannes Wader. Novaj prilaboroj venis de Kölner Saxophon Mafia, Welle: Erdball, Liederjan, Die Toten Hosen, Die Schnitter, Michael von der Heide kaj Helium Vola.

La esperanta teksto estis de Manfred Ratislav.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fietje Ausländer: 75 Jahre „Lied der Moorsoldaten“: Ein Streifzug durch seine Geschichte. In: DIZ-Nachrichten. Aktionskomitee für ein Dokumentations- und Informationszentrum Emslandlager e. V., Papenburg 2008, Nr. 28, p. 6–9.
  • Wer sang das Lied zuerst? Spurensuche zu den „Moorsoldaten“ aus Solingen. Fragen von Fietje Ausländer an Hans Joachim Schneider. In: DIZ-Nachrichten. Aktionskomitee für ein Dokumentations- und Informationszentrum Emslandlager e.V., Papenburg 2008, Nr. 28, S. 10–13 (Anmerkung: Komponist: Rudi Goguel, 1933 inhaftiert im KZ Börgermoor).
  • Hanns Eisler: Bericht über die Entstehung eines Arbeiterliedes. In: Hanns Eisler: Schriften und Dokumente. Textkritische Ausgabe von Günter Mayer. Band 1: Musik und Politik. Schriften 1924–1948. Rogner & Bernhard, München 1973, ISBN 3-8077-0014-5, S. 274–280 (Reihe Passagen).
  • Wilhelm Henze: „Hochverräter raus!“ Geschichten, Gedichte und Zeichnungen eines Moorsoldaten. Hrsg. von Habbo Knoch. Ed. Temmen, Bremen 1992. DIZ-Schriften, Bd. 5.
  • Wolfgang Langhoff: Die Moorsoldaten. 13 Monate Konzentrationslager. Unpolitischer Tatsachenbericht. Schweizer Spiegel Verlag, Zürich 1935 (7. Auflage, Lizenzausgabe: Verlag Neuer Weg, Stuttgart 1995, ISBN 3-88021-226-0).
  • Eugen Kogon: Der SS-Staat. Heyne, München 1977, ISBN 3-453-00671-2.

Sonregistriloj[redakti | redakti fonton]

  • Das Lied der Moorsoldaten: „1933 bis 2000“; Bearbeitungen, Nutzungen, Nachwirkungen. [hrsg. vom Dokumentations- und Informationszentrum (DIZ) Emslandlager (Papenburg), in Kooperation mit der Stiftung Deutsches Rundfunkarchiv Frankfurt am Main – Potsdam-Babelsberg. Texte: Fietje Ausländer; Susanne Brandt; Guido Fackler]. – Papenburg: Dokumentations- und Informationszentrum Emslandlager, 2. Auflage 2008. – 2 CDs, ISBN 978-3-926277-17-6.
  • „Weiß ich, was ein Mensch ist?“ Lieder gegen das Vergessen. DIZ Emslandlager, Papenburg 1997. 2 CDs, ISBN 3-926277-04-1.
  • Die Moorsoldaten. EP-CD mit vier Liedern. HOFA GmbH, Karlsdorf-Neuthard 2015.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Langhoff: Die Moorsoldaten. 13 Monate Konzentrationslager. Unpolitischer Tatsachenbericht. 5. Auflage. Verlag Neuer Weg, Stuttgart 1982, ISBN 3-88021-093-4, p. 194.
  2. Historische Lieder aus acht Jahrhunderten. Gemeinsam herausgegeben von den Landeszentralen für politische Bildung Hamburg und Schleswig-Holstein. Redaktion: Wolfgang Hubrich, Helga Kutz-Brauer, Rüdiger Wenzel. Hamburg 1989, p. 108.
  3. Traduko de Manfred Ratislav, el Verda trobadoro Helmstede 1986, ISBN 90-70843-03-x, p. 156–157.
  4. Neue CD aus heimischen Gefilden: Die Moorsoldaten, CelleHeute.de, 06.12.2015.