Kanto de la marĉsoldatoj
Das Lied der Moorsoldaten | ||
---|---|---|
E-titolo | kanto de la marĉsoldatoj | |
Publikigo | 1933 | |
La kanto de la marĉsoldatoj au mallonge marĉkanto estis kreita en la jaro 1933 de malliberuloj de la nazia koncentrejo Börgermoor[1] apud Papenburg en la germana regiono Emsland. En tiu koncentrejo la nazioj malliberigis precipe politikaj kontraŭuloj. Per simplaj iloj, kiel ŝpato la malliberuloj devas kultivi la tiean marĉon.
Estiĝo de la kanto
[redakti | redakti fonton]La teksto de la kanto estis de ministo Johann Esser kaj de aktoro kaj reĝisoro Wolfgang Langhoff, la muzikon komponis la komerca deĵoranto Rudi Goguel. La kanto estis prezentata je evento nomita „Cirkus Konzentrani“ la unuan fojon la 27-an de aŭgusto 1933 de 16 malliberuloj, grandparte iamaj membroj de la laborista kantasocio de Solingen.
Rudi Goguel rememoriĝis pli poste:
|
Du tagoj post la prezento la koncentreja estraro malpermesis la kanton. Malgraŭ tio la gardistoj plufoje postulis de la malliberuloj kanti la kanton dum ili marŝoj al la laborejoj.[2]
Post la liberigo aŭ sendado de la malliberuloj al aliaj koncentrejoj la kanto disvastiĝis. 1935 la komponisto Hanns Eisler ekkonis ĝin en Londono. Li adaptiĝis la melodion al la kantisto Ernst Busch. Tiu aliĝis dum la Hispana Enlanda Milito (1936–1939) al la „Internaciaj Brigadoj“ (Brigadas Internacionales), kiuj defendis la hispanan respublikon kontraŭ la puĉisto Franco. Per tio la kanto fariĝis konata internacie. Oni devas konsciiĝi, ke la origina komenco de la melodio de Rudi Goguel per tri samaj tonoj ne sonis tiom esperiga kiel la versio de Eisler. Goguel respegulis la senesperan humoron per la tri samaj tonoj pli bone ol la melodio de Eisler.[3]
Hodiaŭ ekzistas versiojn de la kanto en pluraj lingvoj. La plej konataj interpretoj estis Ernst Busch, Peter Rohland, Hein & Oss, Paul Robeson, Pete Seeger, Perry Friedman, The Dubliners kaj Hannes Wader. Novaj prilaboroj venis de Kölner Saxophon Mafia, Welle: Erdball, Liederjan, Die Toten Hosen, Die Schnitter, Michael von der Heide kaj Helium Vola.
La esperanta teksto estis de Manfred Retzlaff.[4]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fietje Ausländer: 75 Jahre „Lied der Moorsoldaten“: Ein Streifzug durch seine Geschichte. En: DIZ-Nachrichten. Aktionskomitee für ein Dokumentations- und Informationszentrum Emslandlager e. V., Papenburg 2008, Nr. 28, p. 6–9.
- Wer sang das Lied zuerst? Spurensuche zu den „Moorsoldaten“ aus Solingen. Fragen von Fietje Ausländer an Hans Joachim Schneider (Kiu unue kantis la kanton? Serĉante indikojn pri la “Marĉsoldatoj” el Solingen. Demandoj de Fietje Auslander al Hans Joachim Schneider. En: DIZ-Nachrichten. Aktionskomitee für ein Dokumentations- und Informationszentrum Emslandlager e.V., Papenburg 2008, Nr. 28, p. 10–13.
- Hanns Eisler: Bericht über die Entstehung eines Arbeiterliedes (Raporto pri kreado de laborista kanto). En: Hanns Eisler: Schriften und Dokumente ("Skribaĵoj kaj Dokumentoj") Tekstokritika eldono de Günter Mayer. volumo 1: Musik und Politik. Schriften 1924–1948. Rogner & Bernhard, München 1973, ISBN 3-8077-0014-5, S. 274–280 (Reihe Passagen).
- Wilhelm Henze: „Hochverräter raus!“ Geschichten, Gedichte und Zeichnungen eines Moorsoldaten (“Perfiduloj eksteren!” Rakontoj, poemoj kaj desegnaĵoj de marĉsoldato), eld. de Habbo Knoch. Eldonejo Temmen, Bremen 1992. DIZ-Schriften, Bd. 5.
- Wolfgang Langhoff: Die Moorsoldaten. 13 Monate Konzentrationslager. Unpolitischer Tatsachenbericht (La Marĉsoldatoj. 13 monatoj en koncentrejo. Nepolitika fakta raporto.) 7-a eldono. eldonejo Schweizer Spiegel Verlag, Zuriko 1935 (licencita de Verlag Neuer Weg, Stuttgart 1995, ISBN 3-88021-226-0).
- Eugen Kogon: Der SS-Staat (la SS-ŝtato), eldonejo Heyne, München 1977, ISBN 3-453-00671-2.
Sonregistraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Das Lied der Moorsoldaten: „1933 bis 2000“; Bearbeitungen, Nutzungen, Nachwirkungen [eldonita de la informa centro "Dokumentations- und Informationszentrum" (DIZ) Emslandlager (Papenburg), kunlabore kun la fondaĵo Deutsches Rundfunkarchiv Frankfurt am Main – Potsdam-Babelsberg. Tekstoj: Fietje Ausländer; Susanne Brandt; Guido Fackler]. – Papenburg: Dokumentations- und Informationszentrum Emslandlager, 2-a eldono 2008. – 2 CDs, ISBN 978-3-926277-17-6.
- „Weiß ich, was ein Mensch ist?“ Lieder gegen das Vergessen („Ĉu mi scias, kio estas homo?” Kantoj kontraŭ la forgeso), DIZ Emslandlager, Papenburg 1997. 2 kompaktdiskoj, ISBN 3-926277-04-1.
- Die Moorsoldaten (la marĉsoldatoj). EP-CD mit vier Liedern. HOFA GmbH, Karlsdorf-Neuthard 2015.[5]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Die Moorsoldaten – Lied vom Börgermoor (Hörbeispiel, Text, Noten, Hintergründe) Arkivigite je 2018-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Text zu einer Doppel-CD des DIZ Emslandlager mit mehr als 30 Lied-Versionen von 1937 bis 2000
- Längerer Text zu einigen Liedern der deutschen Geschichte, unter anderem vollständig „Die Moorsoldaten“
- Dokumentations- und Informationszentrum (DIZ) Emslandlager
- Dirk Lüerßen: (PDF; 2,9 MB) "Wir sind die Moorsoldaten..." Die Insassen der frühen Konzentrationslager im Emsland 1933–1936. Biographische Untersuchungen zum Zusammenhang zwischen kategorialer Zuordnung der Verhafteten, deren jeweiligen Verhaltensformen im Lager und der Auswirkungen der Haft auf die weitere Lebensgeschichte. Disertacio de la Universitato Osnabrück, 2001 (departemento sociaj sciencoj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Spite de multaj kruelaĵoj la kaptitoj en la koncentrejo entute klopodis teni kulturan nivelon, apud scenejaj prezentaĵoj ankaŭ abundis kursoj ekzemple de la franca kaj de Esperanto (jen referenco de la usona holokaŭsta muzeo en la angla).
- ↑ Wolfgang Langhoff: Die Moorsoldaten. 13 Monate Konzentrationslager. Unpolitischer Tatsachenbericht (La Marĉsoldatoj. 13 monatoj en koncentrejo. Nepolitika fakta raporto.) 5-a eldono. eldonejo Neuer Weg, Stutgarto 1982, ISBN 3-88021-093-4, p. 194.
- ↑ Historische Lieder aus acht Jahrhunderten (Historiaj kantoj el ok jarcentoj). Eldonita kune de la ŝtataj centroj por politika edukado en Hamburgo kaj Ŝlesvigo-Holstinio. redakcio: Wolfgang Hubrich, Helga Kutz-Brauer, Rüdiger Wenzel. Hamburgo 1989, p. 108.
- ↑ Traduko de Manfred Retzlaff, el Verda trobadoro Helmstede 1986, ISBN 90-70843-03-x, p. 156–157.
- ↑ Neue CD aus heimischen Gefilden: Die Moorsoldaten, CelleHeute.de, 06.12.2015, arkivigita en decembro 2015