Hagenbuch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kappel (Hagenbuch))
Hagenbuch
Blazono de Hagenbuch
Lernejo kun horloĝturo en la centro de Hagenbuch
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 31′ 21″ N 8° 53′ 19″ O / 47.52250 °N, 8.88861 °O / 47.52250; 8.88861 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 21″ N 8° 53′ 19″ O / 47.52250 °N, 8.88861 °O / 47.52250; 8.88861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1115
Areo 8,17 km²
Alteco 853 m super marnivelo
Poŝtkodo 8523
Komunumkodo 0220
Mapo de Hagenbuch
vdr

Hagenbuch estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1115 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Egghof kun Schneitberg en la malantaŭo

Hagenbuch situas sur la orienta deklivo de la monto Schneitberg, kiu estas la akvodislimo inter la Eulachvalo kaj la rivero Aa, kiu alfluas la riveron Murg, alfluanto de la Turo. La komunumo tiel geografie kaj ekonomie estas pli orientita al la Kantono Turgovio ol al la Kantono Zuriko al kiu ĝi politike apartenas. De la pinto de Schneitberg oni havas belan rondvidon tra la tuta Zurika Vinlando, al kies orienta pinto Hagenbuch apartenas.

La komunumo konsistas el la municipoj Hagenbuch kaj Schneit kiuj konsistas el la vilaĝo kaj setlejoj Hagenbuch kaj la setlejoj Oberschneit, Mittelschneit, Unterschneit, Schneitberg, Kappel, Egghof kaj Hagenstal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hagenbuch limas en nordo al Frauenfeld (Kantono Turgovio), en oriento al Aadorf (Kantono Turgovio), en sudo al Elgg, kaj en okcidento al Bertschikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hagenbuch estas per la buslino 834 de Fraŭenfeld al Ettenhausen konektita al la reto de la Trafik-Unio Ostwind. Hagenbuch kiel unu-nura komunumo en la Kantono Zuriko ne disponas pri rekta konekto al la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Hagenbuch kaj Schneit datiĝas el la jaro 856 post Kristo Haganbuah kaj Sneita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]