Kapuĉo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kapuĉo estas kapkovrilo fiksita al vestaĵo kiel ekzemple mantelo, anorako aŭ pluvjako, kiu celas protekton kontraŭ malvarmo, vento kaj pluvo. Ĝi povas havi bendojn aŭ ŝnureton por alĝustigi ĝin ĉirkaŭ la kapo. Ekde la fino de la 20-a jarcento ankaŭ puloveroj aŭ sveteroj kelkfoje havas kapuĉojn.
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas proverbo pri kapuĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Kapuĉo monaĥon ne faras. ”