Karin Boye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karin Boye
Karin Boye ĉirkaŭ 1940
Karin Boye ĉirkaŭ 1940
Persona informo
Naskiĝo 26-a oktobro 1900
en Göteborg, Svedio
Morto 24-a aprilo 1941
en loko ekster Alingsås, Svedio
Mortokialo toksiĝo [#]
Tombo Östra kyrkogården [#]
Nacieco svedo
Lingvoj sveda lingvo [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Universitato de Upsalo [#]
Familio
Patro Carl Fredrik Boye [#]
Edz(in)o Leif Björk [#]
Amkunulo Margot Hanel [#]
Profesio
Profesio tradukisto • poeto • romanisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • verkisto [#]
TTT
Retejo http://www.karinboye.se/index.shtml [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Karin BOYE [boje] (naskiĝis la 26-a oktobro 1900, mortiĝis la nokto antaŭ la 24-a aprilo 1941) estis sveda verkisto, poeto kaj tradukisto. Ŝi estas konata ĉefe por ŝia poezio, sed ŝi ankaŭ verkis romanojn, novelojn kaj artikolojn. Inter ŝiaj prozoaĵoj, la malutopia scienc-fikcia Kalokaino estas la plej konata.

Unu el la plej konataj verkoj de Boye estas Kalokaino (Kallocain svede), eldonita en 1940. La libro estas malutopia scienc-fikcia romano, internacie rekonita verko. Ekzemple la brita aŭtoro kiu uzis la pseŭdonimon George Orwell diris ke li inspiriĝis multe de la libro de Karin Boye verkonta sian faman libron "1984".

Kalokaino estas skribita kiel taglibro de la ĉefrolulo, la sciencisto Kall. Li produktis substancon kiu injektita en homo malebligas al la homo mensogi. La substanco estas nomita ”Kalokaino” pro sia inventinto, kaj Kall estas entuziasma pri uzi sian inventaĵon en la popolo de la totalisma ŝtato kie li vivas. Tamen, kiam li ricevas novan sciencan kolegaron Kall ekscias terure ke lia propra invento povas kaŭzi danĝeregon ankaŭ por li mem.