Karl Henckell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Henckell
Karl Friedrich Henckell, proksimume 1900
Karl Friedrich Henckell, proksimume 1900
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1864 (1864-04-17)
en Hanovro
Morto 30-an de julio 1929 (1929-07-30) (65-jara)
en Lindau
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de ZurikoMunkena universitatoUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo poeto • aŭtoro • literaturkritikisto • verkisto
Information icon.svg
vdr


Karl Friedrich Henckell (naskiĝis la 17-an de aprilo 1864 en Hanovro; mortis la 30-an de julio 1929 en Lindau ĉe Boden-Lago) estis germana poeto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henckell studis filozofion, filologion kaj nacian ekonomion en Berlino, Hajdelbergo, Lepsiko, Munkeno kaj Zuriko. Li havis kontakton kun Michael Georg Conrad, Martin Greif, Hermann Conradi, Otto Erich Hartleben, John Henry Mackay, Hermann Sendelbach, Adolf Bartels k.a. Kaj estis kuneldonanto de Moderne Dichtercharaktere (1885). Pli malfrue li vivis pli longan tempon en Milano, poste en Vieno, Bruselo kaj ekde 1890 denove en Zuriko. En 1895 li fariĝis tie eldonejo-librokomercisto kaj geedziĝis en 1897 kun Anny Haaf-Haller. En 1902 Henckell transloĝiĝis al Charlottenburg, en 1908 al Munkeno. Laste li loĝis en Muri ĉe Berno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Umsonst. Ein sociales Nachtstück, 1884
  • Die neue Lyrik, 1885
  • Poetisches Skizzenbuch, 1885; Antaŭparolo de Heinrich Hart
  • Strophen, 1887
  • Amselrufe, 1888
  • Diorama, 1890
  • Gründeutschland. Eine litterarische Flugschrift in Versen, 1890
  • Trutznachtigall, 1891
  • Aus meinem Liederbuch, 1892
  • Zwischenspiel, 1894
  • Gedichte, 1898
  • Neues Leben, 1900
  • Gipfel und Gründe, 1904
  • Schwingungen, 1906
  • Mein Lied, 1906
  • Deutsche Dichter seit Heinrich Heine. Ein Streifzug durch fünfzig Jahre Lyrik, 1906
  • Weltlyrik. Ein Lebenskreis in Nachdichtungen, 1910
  • Ein Lebenslied. Dichtungen, 1911
  • Im Weitergehen. Neue Gedichte, 1911
  • Weltmusik. Neue Gedichte, 1918
  • Gesammelte Werke in 5 Bänden, 1921–1923

Eldonista agado[redakti | redakti fonton]

  • Sonnenblumen, 1895/96 – 1898/99 (revuo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Henckell im Spiegel seiner Umwelt. Aufsätze, Briefe, Gedichte als Gedenkschrift, eldonita de Karl Friedrich Schmid. Hirschfeld, Lepsiko 1931.
  • Magda Janssen: Karl Henckell, ein Dichterbild. Die Lese, Munkeno 1911.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Autorenlexikon: Digitale Bibliothek Band 13
  • Wilpert: Lexikon der Weltliteratur; (komp. Wilpert-LdW, aŭtoroj p. 646 © Alfred Kröner Verlag)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]