Kasiano de Imola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kasiano de Imola
Martiriĝo de Kasiano de Imola, fresko fare de Innocenzo di Pietro Francucci (1500)
Martiriĝo de Kasiano de Imola, fresko fare de Innocenzo di Pietro Francucci (1500)
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en Romo
Morto 303
en Imola
Mortokialo pikvundo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Profesio
Okupo pastro [#]
Episkopo de Säben/Brixen Wappen Bistum Brixen.png
Regado 3-a/4-a jarcento
Sanktulo, martiro
Festotago 13-a de aŭgusto
Patroneco diocezo Bozen-Brixen, urboj Imola kaj Meksikurbo; instruistoj, stenografoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Kasiano de Imola (naskiĝis en Romo je nekonata dato; mortis la 13-an de aŭgusto laŭ diversaj fontoj aŭ en 303 respektive 304 aŭ en 363 en forumo Cornelii (Imola), estis kristana martiro kaj sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kassian laŭ la kristana tradicio estas martiro de la 4-a jarcento, verŝajne dum la persekutadon de la imperiestro Diokleciano, eble ankaŭ de la imperiestro Juliano la Apostato. Laŭ diversaj legendoj li ankaŭ estis episkopo de Säben, antikva loĝloko ĉe Klausen (itale Chiusa) aŭ de Brixen (itale Bressanone) en la germanlingva provinco Suda Tirolo respektive laŭ aliaj legendoj de Brescia (esperante Breŝo), sed ĉiuj tri legendoj pri lia episkopeco ne historie konfirmeblas.

Li estis instruisto de la norditala urbo Imola kaj rifuzis adori la romajn diojn en la klasĉambro. Pro tio laŭ la kristanaj legendoj li estis mortkondamnita. Pri la ekzekuto de la kondamno oni taskigis liajn lernanojn, kiuj mortpikis lin per siaj feraj skribiloj.

Speciale li adoradiĝas en Tirolo. Li estas unu el la patronoj de la katolika diocezo Bozen-Brixen (itale Bolzano-Bressanone). En Brixen li estas unu el la patronoj de la urba katedralo kaj estas konsiderata la unua episkopo de la urbo.

Li ankaŭ konsideriĝas la kristana patrono inter alie de la urboj Imola kaj Meksikurbo, de la instruistoj kaj de la stenografoj.

Lia kristana memortago estas lia mortotago, laŭtradicie la 13-a de aŭgusto.