Kastelo Bojnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 48°46′48″N 18°34′39″E  /  48.78°N, 18.5775°O / 48.78; 18.5775 (Kastelo Bojnice)
Kastelo Bojnice
(Bojnický zámok)
burgo
Slovakia Bojnice Castle 2004 hires.jpg
Kastelo Bojnice
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Prievidza
Municipo Bojnice
Koordinatoj 48°46′48″N 18°34′39″E  /  48.78°N, 18.5775°O / 48.78; 18.5775 (Kastelo Bojnice)
Estiĝo 12-a jarcento
Por publiko publike alirebla
Plej facila aliro urbo Bojnice
Situo enkadre de Slovakio
Castle.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de regiono Trenčín
Castle.svg
Situo enkadre de regiono Trenčín
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bojnice Castle
Retpaĝo: http://www.bojnicecastle.sk/
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Kastelo Bojnice (aliaj nomoj Bojnický zámok, Baimoz, Boynicz, Bajmocz, Weintz, Waymich, Baymuch, Baymach) estas romantikisma kastelo kun parte konservita gotika kaj renesanca bazo de kastelo. Ĝi situas en regiono Trenčín en okcidenta rando de la urbo Bojnice. La kastelo estas videbla de granda parto de supra akvokolekta areo de Nitra rivero. Ĝi estas konstruita sur travertina roko. Ĝi konsistas de intera kaj ekstera burgoj kun tri kortoj. En 1970 ĝi estis deklarita nacia kultura monumento de Slovakio.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

12-a - 13-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Arkive konfirmitaj informoj pri burgo, respektive pri opidumo, situanta en tiu ĉi loko devenas de komenco de 12-a jarcento. La unua skriba mencio pri burgo estas en dokumento de Zobora abatejo de la jaro 1113.[1][2]

Origina opidumo estis ligna. Maljam dum 13-a jarcento, kiam la burgon posedis la familio Poznanoj (iuj fontoj mencias la nomo de la familio "Hont-Poznanoj"[3]), ĝi estis rekonstruita en ŝtonan burgon. Unuaj feŭdaj posedantoj, kies nomoj ĝisrestis en historiaj fontoj, estis ĝuste filoj de aristokrato Kazimír de la familio Poznanoj. Fine de 13-a jarcento la burgon ricevis Mateo Csák, kiu ĝin posedis ĝis 1321.[1]

14-a - 15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post morto de Mateo Csák la burgo fariĝis reĝa posedaĵo kaj sekve plurfoje ŝanĝiĝis ties posedantoj. Dum 14-a kaj 15-a jarcentoj la burgon posedis familio Gilethovcoj, Ladislav de Opoľa, Leustachoj, sinjoroj de Jelšava kaj Noffryoj.[1] Ĝuste Noffryoj plilarĝigis la burgon kaj konstruigis fortikaĵon.

Post formorto de la familio la burgo transiris al posedaĵo de Johano Korvin, needzeca filo de Matiaso la 1-a. Laŭ famoj reĝo Matiaso la 1-a ofte vizitadis Bojnice. Oficajn dokumentojn li diktadis kaj subskribadis sub tilio, kiu situas antaŭ la enirejo al la burgo. La dokumentojn li ĉiam finis per la frazo: „Sub nostris dilectis tillis bojniciensibus“, Esperante „Sub niaj karaj tilioj de Bojnice.“[1][2][4]

16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post morto de Matiaso la 1-a la burgon ricevis Zápoľskoj, kiu ĝin posedis ekde fino de 15-a jarcento ĝis la jaro 1526. Post ili en la jaro 1527 ricevis la burgon Turzoj.[1] Francisko la unua Turzo la burgon signife plilarĝigis kaj plifortigis fortikaĵon. Li ŝanĝis ankaŭ karakteron de la konstruaĵo - ĝis tiam gotikan burgon li rekonstruigis al renecanca kastelo.

17-a - 19-a jarcento - la erao de Palfioj[redakti | redakti fonton]

Kastelo Bojnice

Kiam la familio Turzoj formortis, la kastelo fariĝis reĝa posedaĵo. En la jaro 1644 ĝin reĝo donacis al la familio Palfioj, kiu ĝin en dua duono de 17-a jarcento rekonstruigis en barokan stilon. Tiun ĉi rekonstruon oni pro alta arta valoro respektis ankaŭ dum postaj konstruaĵaj modifoj. Dum tiu ĉi rekonstruo estiĝis en la jaro 1662 baroka kapelo kun unika stuka volbo, al kiu estis aldonita figura fresko kun religiaj temoj. Konstruitaj estis ankaŭ novaj loĝkonstruaĵoj, kiuj situis en iama antaŭkastelejo. En la jaroj 1889 ĝis 1910 faris lasta feŭda posedanto Johano Francisko Pálfi lastan grandan rekonstruon, en novgotika stilo.[2] Dank' al tiu ĉi rekonstruo akiris la kastelo siajn karakterizaĵojn kaj nuntempan aspekton. Mem Johano Francisko Pálfi persone, ĝis sia morto en 1908, partoprenis la rekonstruon.[5] Kiel ekzemplon li prenis precipe monumentajn mezepokajn eŭropajn arkitekturojn de Italio kajFrancio.[5]

20-a jarcento - nuntempa aspekto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1945, post fino de Dua mondmilito, estis Kastelo Bojnice ŝtatigita. Post 5 jaroj, 9-an de majo 1950, la kastelo forbruliĝis. Per ŝtata mono estis forigitaj la brulosekvoj kaj okazis komleta renovigo. Samtempe oni decidis, ke tie ĉi establiĝos muzeo, kiu estos parto de Slovaka nacia muzeo. La kastelo estis en 1970 proklamita Nacia kultura monumento de Slovakio. 42 jarojn post morto de Johano Francisko Pálfi tiel efektiviĝis lia deziro, ke la kastelo fariĝu publike alirebla muzeo.[2]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Tilio de reĝo Matiaso

La kastelo Bojnice havas nuntempe romantikisman karakteron, kio evidentas ekz. je fasado de loĝturo. Ankaŭ malplenaĵoj en muregoj, portaloj, muroj, atikoj kaj diversaj forĝitaj detalaĵoj estas tipaj por romantikisma arkitekturo.

Nuntempe la kastelo estas parto de Slovaka nacia muzeo. En la jaro 1970 ĝi estis proklamita Nacia kultura monumento de Slovakio kaj estas alirebla por publiko.[1] En 50-aj jaroj de 20-a jarcento estis sub la kastelo trovita kaverno.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Al la kastelo Bojnice apartenas ankaŭ apuda kastela parko en kiu kreskas multe da diversspecaj arboj kaj rara, proksimume 700 jarojn aĝa, tilio. La kastela parko enhavas ankaŭ bestĝardenon, en kiu troviĝas raraj alilandaj animaloj. La parko kontinuas al arbaroparko en Strážovské vrchy.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bojnický zámok en la slovaka Vikipedio.