Kastelo Himeĵi
| Kastelo Himeĵi | ||
|---|---|---|
| Kastelo | ||
| japana kastelo, hirayamajiro [+] | ||
| Koordinatoj | 34° 50′ 22″ N, 134° 41′ 37″ O (mapo)34.839444444444134.69361111111Koordinatoj: 34° 50′ 22″ N, 134° 41′ 37″ O (mapo) | |
| Akvokolektejo | 1,07 km² (107 ha) [+] | |
| Areo | 1,07 km² (107 ha) [+] | |
| Estiĝo | 1346 | |
![]() |
||
| Kastelo Himeĵi | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La kastelo Himeĵi (japane 姫路城 [himeĵi-ĵo:]; Hepburn: Himeji-jō) estas elstara ekzemplo de difinita tipo de konstruaĵo konata kiel japana kastelo en la urbo Himeĵi, en gubernio Hiogo (malnove distrikto Ŝikito en provinco Harima), Japanio.
Temas pri unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de la mezepoka Japanio. Registrita kiel monda kulturheredaĵo de Unesko en 1993 (multaj konstruaĵoj estis nomumitaj Nacia Trezoro) kaj grava kultura trezoro de Japanio, ĝi estas unu el la tri ankoraŭ ekzistantaj lignefaritaj kasteloj en la lando. Ankaŭ nomebla Hakuro-ĵō (japane 白鷺城; kastelo de la blanka ardeo) pro sia blanka ekstera tegaĵo [1][2].
Epizodoj de la kastelo
[redakti | redakti fonton]La kastelo ofte aperas televidile. La kialo estas simpla: kiam ajn fikcia filmado okazas (ekz. historia dramo: Abarembō Shōgun), la produktistoj kompreneble sin turnas al tiu mirindaĵo kiu estas cetere la plej bone konservita en la lando.
En la filmo de James Bond, You Only Live Twice (1967), James Bond surteriĝis la placon (San no Maru Hiroba) de la kastelo per helikoptero. La filmado damaĝis muron per ŝurikeno. Post tio, eksterjapanaj filmadoj estis ne permesataj ĝis nun.
Rekorda areo
[redakti | redakti fonton]La kastelo fine okupas areon de 107 hektaroj. Per tio ĝi eble estas la plej vasta historia kastelo de la mondo. Ĉiukaze ĝi signife pli vastas ol la simile historia kastelo Marienburg, konstruita kiel sidejo de la ordeno de germanaj kavaliroj, kiu okupas areon de 21 hektaroj, ekde la jaro 1945 sekve de la dua mondmilito doniĝis al Pollando, kaj kiun jam plurfoje interalie polaj esperantistoj nomis la tutmonde plej grandan kastelon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bornoff, Nicholas. (2000) The National Geographic Traveler: Japan. Washington: National Geographic Society, p. 256–257. ISBN 0-7894-5545-5.
- ↑ (2000) Eyewitness Travel Guides: Japan. New York: Dorling Kindersley Publishing, p. 200–203. ISBN 0-7894-5545-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Himeĵi-urba Turisma Agentejo Arkivigite je 2018-04-05 per la retarkivo Wayback Machine





