Kastelo Prielau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Prielau

Kastelo Prielau

Kastelo Prielau
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Aŭstrio Aŭstrio
Geografia situo 47° 20′ 33″ N, 12° 48′ 21″ O (mapo)47.342612.8057Koordinatoj: 47° 20′ 33″ N, 12° 48′ 21″ O (mapo)
Kastelo Prielau (Lando Salcburgo)
Kastelo Prielau (Lando Salcburgo)
DEC
Kastelo Prielau
Kastelo Prielau
Situo de Kastelo Prielau
Kastelo Prielau (Aŭstrio)
Kastelo Prielau (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Prielau
Kastelo Prielau
Situo de Kastelo Prielau
Map
Retadreso https://www.schloss-prielau.at/
vdr

Kastelo Prielau (germane: Schloß Prielau; ankaŭ Prilla, Prüel, Briel - laŭvorte marĉloko) estas iama princĉefepiskopa ĉaskastelo en Maishofen, Aŭstrujo. Ĝi uzatas hotele kaj staras sur la listo de la monumentprotektotaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio endokumetna estis en la jaro 1425-a kie aperas la nomo Christian Glaser zu Prielau. En 1466 posedantis Polykarp von Hunt. Inter 1560–1565 ĝin alikonstruigis la salcburga kortegteĥnikisto Hans Christoph Perner von Rettenwörth kiu havigis ĝin al si de la Diether-oj je Urstein - kaj tiu ĉi formo ekzistas ĝis nun. En 1577 havis ĝin Caspar Panicher zu Wolckersdorff adoptante la lokon en sian personan nomon. Panicher estis tiam katastro-prevosto je Fusch kaj juĝisto en Zell am See. Posteulis lin la filino Anna, edziniĝinta al Christoph von Hirschau. La bieno venis en 1590 en la manojn de grafo Dietrich Kuen-Belasy von Chiemsee en kies familio restis la posedaĵo ĝis 1722. Poste akiris la tuton (kune kun Kastelo Kammer) la Episkopujo Chiemsee (episkopo Franz Anton Adolf von Wagensperg) kiu sekularigitis en 1803. La lasta princĉefepiskopo kiu uzis Kastelon Prielau estis Sigmund Christoph von Zeil und Trauchburg ĝis 1811. Lia blazono ankoraŭ videblas ĉe la kasteloportalo.[1] En 1811 la sakristiano Franz Neumayer akiris ĝin.

En 1932 akiris Gerty von Hofmannsthal, la vidvino de Hugo von Hofmannsthal, la bienon kaj ekigis la neprajn restaŭradojn. Tie ĝi vivis kun filo Raimund kaj bofilino Elisabeth. Por eviti minacantan ŝtatigon fare de la nazioj ŝi volis tuj donaci la tuton al sia filino Christiane kaj la bofilo kiuj laŭjure ne taksitis centprocentaj judoj. Christiane vendu ĝin poste al la entreprenisto kaj mecenato Gustav Kapsreiter el Schärding, amiko de la familio, sed la donaco ne permesitis kaj la familio perdis ĉion. La provoj de Kapsreiter tamen ricevi la kastelon fiaskis. Anstataŭe la skulptisto Josef Thorak ekposedantis en 1938. En 1947 fine redonitis la tuto al la Hofmannsthal-oj.[2]

En 1987 aĉetis la bienon la familio Porsche kreonte el ĝi hotelon kun malmultaj, ekskluzivaj ĉambroj. Ĝi havas i.a. parkon, bredejon de ruĝaj cervoj, privatan plaĝon ĉe la bordo de Zeller See, golfterenon, helikoptersurterigejon kaj ripozumejon kun saŭno, vaporbanejo kaj masaĝejo.[3] Sur la areo troviĝas ankaŭ bela baroka kirketo en kiu okazas ĉiujare inter 30 kaj 40 geedziĝceremonioj.[4] Antaŭ ties konstruo en 1730 estis kapelo ene de la kastelo en tura ĉambro. Bildo de Sankta Triunuo transmetitis el la kastelakapeleto en la novan kirketon kie pluras votobildoj.

Ekde 2004 tenadas la hotelon Andreas Mayer, disĉiplo de la fama kuiristo Eckart Witzigmann, kun sia edzino Anette Mayer.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri modesta konstruaĵo kun du turoj eoste kaj ueste. La antaŭĉambro en la 1-a etaĝo havas barokan meblaron, ŝrankojn, seĝojn, du procesibastonojn kun rokokaj sanktuloj. En al salonego estas forno kun malnovaj kaheloj, ŝrankon de 1661 kaj malnovan tablon dume en du dormoĉambroj estas belaj vandpanelaĵoj, gravaj plafonoj kaj grandegaj litoj. La t.n. Princa salono belas per plafonego kaj riĉe skulptitaj pordoj, marketraĵoj, ŝranko de 1722. Du statuoj de episkopoj estas en antaŭĉambro de la dua etaĝo. Plafono kiu venis en 1911 en munkenan muzeon detruitis dum la Dua mondmilito.

Prielau-kirko[redakti | redakti fonton]

La kirketo je Prielau, sub la patroneco de Sankta Triunuo

Bildo de Sankta Triunuo, estante ankoraŭ ene de la kastelo, altiradis multajn pilgrimantojn. Ĉar la kapelo ŝajne ne tro flegitis kaj eĉ pluvo venis dummese enen, oni decidis starigi propran kirketon ekster de la kastelo. Post akiro de Prielaŭ fare de la episkopo de Chiemsee tiu ĉi deziro realigeblis. Komisiitis ĉefkonstruisto Oswald Stuelebner el St. Johann im Pongau. Starigitis en relative malgranda ejo eĉ tri altaroj kaj la ĉefa havas Mario-bildon de Jacob Zanusi. La malnova bildo pri Sankta Triunuo el la kastelokapelo troviĝas supre de tabernaklo. Statuoj de la sanktulinoj Barbaro kaj Margareto faritis de Daniel Mayer el Saalfelden. La du malĉefaj altaroj similas la kaprun-ajn. Pluraj rimarkindaj bildoj enkirkaj datumas de inter 1734 kaj 1770, ankaŭ de Sankta Wilgefortis. Eĉ predikejo estas en ĝi; oni atentu ankaŭ 40 votajn tabulojn kun interesaj detaloj. Konsekriĝo faritis en 1745. Ĝis 1754 responsis ĉi prie la animzorgantoj de Zell am See, poste la prebenda kleriko de Kastelo Kammer je Maishofen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prielau. Ĉe: Burgen Austria
  2. Albert Lichtblau: 'Arisierungen', beschlagnahmte Vermögen, Rückstellungen und Entschädigungen in Salzburg, Oldenbourg 2004, ISBN 978-3486567809, p. 116
  3. Prielau auf Schlosshotels[rompita ligilo]
  4. https://web.archive.org/web/20100130204936/http://www.zellamsee-kaprun.com/winter/aktuelles/heiraten_im_schnee/schloss_prielau/