Kastelo de Bajna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Bajna (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Sándor-Metternich) estas impona historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bajna.

Aerfoto pri kastelo de Bajna

Historio[redakti | redakti fonton]

La grafa familio Sándor aĉetis la bienon en Bajna en 1696, poste estis konstruita ĉaskastelo. En 1776 ĝi estis trakonstruita, iom pligrandigita. Móric Sándor konstruis en 1834 imponanan klasikisman kastelon kun 59 ĉambroj fare de József Hild. Post la finkonstruo la grafo pasis multe da tempoj en la kastelo, onidire eĉ li rajdis en interno de la kastelo.

Post la 2-a mondmilito la kastelo havis la kutiman sorton: unue oni uzis la kastelon armea hospitalo, poste la kolĥozo profitis ĝin. Depost la socialismo la kastelo ne estis uzata, tamen ekde la 2000-aj jaroj almenaŭ ekstere renoviĝo okazis.

Fasado de la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko. Kun la aloj ĝi fermas 2 internajn kortojn. En mezo de la fasado la enirejo troviĝas, sed antaŭe estas rizalita portiko, sur la teretaĝo kun arkadoj, sur la etaĝo 4 grekaj kolonoj tenas timpanon. Dum vivo de la grafo Móric Sándor sur la teretaĝo funkciis ĉambro pri bilardo, manĝoĉambro, kapelo, ĉambroj por fumado, kartludo. En la etaĝo funkciis la dormoĉambroj, biblioteko, ĉambro por babilado. En la aloj troviĝis la servaj ĉambroj kaj ĉambroj por la gastoj. La ĉambroj havis stukojn, kiuj dum la socialismo grandparte perdiĝis. Menciindas, ke eĉ la stalo estis hejtita.

La iama parko iam havis anglan sistemon, nun ĝi estas pene sovaĝa arbaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]