Saltu al enhavo

Kastelo de Germolles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Germolles
Kastelo
Aera vido
Lando Francio Francio
Regiono Burgonjo
Departemento Francio Saône-et-Loire
Komunumo Mellecey
Situo Kastelo de Germolles
 - koordinatoj 46° 48′ 25″ N 04° 43′ 08″ O / 46.80694 °N, 4.71889 °O / 46.80694; 4.71889 (mapo)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Estiĝo 13-a jarcento
Por publiko alirebla
Situo de kastelo de Germolles kadre de Francio
Situo de kastelo de Germolles kadre de Francio
Situo de kastelo de Germolles kadre de Francio
Situo de kastelo de Germolles kadre de SaonLuaro
Situo de kastelo de Germolles kadre de SaonLuaro
Situo de kastelo de Germolles kadre de SaonLuaro
Vikimedia Komunejo: Château de Germolles
Retpaĝo: www.chateaudegermolles.fr

Kastelo de Germolles (france Château de Germolles) estas konsiderata kiel la nura konservata kastelo de Burgonjaj dukoj Valois. Ĝi situas en Suda Burgonjo (Bourgogne du sud) en la vilaĝeto Germolles <ĵermol'> de la komunumo Mellecey en departemento SaonLuaro (Saône et Loire).

La dukino Marguerite de Male
Konstruaĵo el la 14-a jarcento

Burgonjo, de kiu Filipo Sentima dukiĝis la 2-an de junio 1364, estis riĉega ; tial la personaj posedaĵoj de la princo riĉe konsistis el multnombraj kastelbienoj.

Tamen, jam de 1348, konstante ripetiĝas furioza apero de pesto ĉi-tie, same kiel en tuta Eŭropo. Al epidemioj aldoniĝas la perfortoj de milito kontraŭ Anglio post la malvenko de Poitiers (< pŭatje'>) en 1356. En 1369 Filipo Sentima edziĝas kun Marguerite (<mar'grit'>) de Flandrio, la plej riĉa heredontino de Eŭropo en la 14-a jarcento. En 1384, Filipo Sentima heredas Artezon (Artois) kaj Flandrion (Flandres), kiam sia bopatro Louis de Male (< lŭi' d' mal'>), grafo de Flandrio mortas.

Pri Germolles, kies nomo aperas meze de la 14-a jarcento en la Burgonja Dokumentaro, ni scias ke : en 1300, la nuna kastelo nomiĝas "Fortika Domo Garbeja". Laŭlonge de la 14-a jarcento, la senjora bieno de Germolles kreskas laŭ la firmiĝo de la idara potenco, kiun atestas ekzisto de vasaloj omaĝantaj al Vilhelmo (Guillaume) la 2-a, Grafo de Germolles. Sed, de la jaro 1375-a, komenciĝas senfina pli-altiĝo de prunto-prenoj garantiitaj per la enspezaro de la kastelbienoj ...

Do, post 5 jaroj, la ekster-norma ŝuldo aliproprietigas pli kaj pli la bienaron. Finfine, en 1380, Filipo Sentima konfiske akiras la Kastelon de Germolles kaj li donacas la kastelon al sia edzino, la dukino. De 1380 ĝis 1390 ŝi konstruigas plezuran kastelon.

Sekve Johano sentima , Filipo la bona kaj Karlo la brava posedis la kastelon. De la morto de Karlo la Brava ĝis la franca revolucio la kastelo apartenis al la reĝo de Francio. Poste la kastelo apartenis al pluraj familioj sed la nuna posedanta familio posedas la kastelon ekde 150 jaroj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La kastelo formis ortangulon kun interna korto. Oni vidas ankaŭ klare la duaj ĉefaj epokoj de konstruo : la burgo de la 13-a jarcento kaj la bukolika kastelo de la 14-a jarcento.

La nuna parko estas angla stila.

Plantoj kaj bestoj

[redakti | redakti fonton]
Lianoj sur la muro de la eniro

En la parko estas Taxodium distichum, Liriodendron tulipifera, Sekvojadendro, Ginkgo biloba, araŭkario, Cotinus coggygria. Sur malnovaj muroj de la eniro estas lianoj Ampelopsis kun mirindaj bluaj fruktoj autumne,visterio kaj klematido.

En kastelfosaĵo ornamaj karpoj naĝas.

La vinkelo 13-a jarcento

De la 13-a jarcento oni vidas vinkelon kaj malaltan preĝejeton. Ambaŭ ili estas gotikaj sed ankaŭ kun forte romanika influo. Du malnovaj turoj ankaŭ gardas la eniron.

La ŝafkastelo

[redakti | redakti fonton]
Alta Preĝejeto 14-a kun 21-a jarcento

La plej famaj artistoj de la epoko laboris tie : Drouet de Dammartin, Claus Sluter, Jean de Baumetz, ...

La dukino estis amanta de la naturo do la kastelo estis bukolika. Oni ekzemple bredis ŝafojn aŭ oni kultivis rozojn. Claus Sluter por la eniro de la kastelo skulptis dukon kaj la dukinon kun ŝafoj. Lano estis gravo afero por la duko.

La kastelo de Germolles estas apartiga ekde 2013 kiel domo de famuloj[1].

Vizito esperante kaj france organizita la 24-an de novembro 2012 per la esperanto klubo de Champforgeuil sub la gvidado de posedanto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Paĝaro de la ministrejo pri kulturo. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-07-19.