Kastelo de Iharosberény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Iharosberény (konata ankaŭ pri la iama posedanto-familio Kastelo de Inkey [inkei]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Iharosberény.

Aerfoto pri la kastelo
Vido al la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝon la familio Inkey alvenis en 1726, ili konstruis la kastelon kun la parko en 1750. Ili loĝis en la kastelo ĝis 1945, dum la jarcentoj la kastelo estis centro de la bieno, konstanta hejmo de la familio. Ili kolektis riĉan kolektaĵon pri libroj, bildoj, mebloj, porcelanoj, artaĵoj (ili malaperis dum la mondomilito). En 1780 Maria Tereza de Aŭstrio vizitis la kastelon.

La korta rizalito

En fino de la 2-a mondmilito armea hospitalo funkciis en la kastelo, ekde 1950 la loka bazlernejo funkcias daŭre en la konstruaĵo. Modernigaj laboroj okazis kelkfoje dum la socialismo, eĉ poste.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa baroka kastelo situas sola en mezo de la vilaĝo en granda parko. La kastelo formas U-majusklon. La ekstera fasado estas simetria, la meza parto estas malgranda rizalito kun timpano. La korta fasado estas simila, sed la rizalito estis iam balkono, sed pro konsilo de Maria Tereza ĝi malaperis, nun restis nur kovraĵo, kiun 4 kiun kolonoj tenas. Interne ĉe la rizalito troviĝas la iama ĉefĉambro.

Interna parto de la kastelo (kiel lernejo)

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreita laŭ franca sistemo. Nun la parko estas apartenaĵo de la lernejo, tamen ĝi estas protektata. El foraj regionoj estis plantitaj ekzemple himalaja cedro, sekvojadendro, vejmuta pino, arbara pino. Inter ili trovis lokon eskuloj, liliodendroj, sideroksiloj (ferarboj), aceroj, ileksoj. Cirkonferencoj de kelkaj arboj estas pli, ol 500 cm.

Fontoj[redakti | redakti fonton]