Kastelo de Kéked

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo (aŭ burgo) en Kéked (konata ankaŭ pri la lasta posedanto kastelo de Melczer) estas historia monumento en Hungario en vilaĝo Kéked.

Kastelo en Kéked

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni taksas, ke gotika domego por nobelo estis konstruita en la 15-a aŭ 16-a jarcentoj. La hodiaŭa renesanca formo estiĝis inter la 17-a kaj 19-a jarcentoj. Laŭ arkeologiaj esploroj familio Kékedy konstruis la kastelon en la 16-a jarcento. Ĝi estis renovigita en 1617, post jardekoj trakonstruita. Tiam kreiĝis la interna korto kaj parto de la bastionoj, krome pro la militoj oni konstruis eksteran muron kaj aliajn defendaĵojn. Spite tion soldatoj de Emeriko Thököly prirabis la burgon. En 1770 kaj 1863 denove okazis ŝanĝoj. En la 1930-aj jaroj la kastelo estis modernigita, en la 1980-aj jaroj renovigita. Hodiaŭ hotelo funkcias en la kastelo.

Kastelo en Kéked

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo-burgo situas en parko. La konstruaĵo formas brikon, meze estas interna korto. Ĉe 2 el la anguloj estas videblaj po unu cilindraj bastionoj. La interna parto estas adoptita al hotelo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Parko de la kastelo