Kastelo de Nádasdladány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Nádasdladány (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Nádasdy) estas impona historia monumento en Hungario, en mezo de vilaĝo Nádasdladány.

Aerfoto pri kastelo de Nádasdladány

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Nádasdy aĉetis ĉi tie bienon en 1851, kie estis jam etaĝa baroka kastelo el la 18-a jarcento. La nun videbla kastelo estis trakonstruita inter 1873 - 1876 laŭ projekto de Alajos Hauszmann kaj István Linzbauer, kie poste la Nádasdy-familio longe loĝis. Inter 1982 - 1994 la kastelo apartenis al la defenda ministerio, tamen sen iu ajn uzo. En 1993 la ŝtato deklaris ĝin grava historia monumento.

Fasado de la kastelo en Nádasdladány
Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en mezo de granda parko. La konstruaĵo havas komplikan negeometrian formon. Super la enirejo estas videbla granda blazono de Nádasdy-familio. Interne restis preskaŭ nenio el la origino.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreita kiel pejzaĝa parko kun lago, insulo, ponto en la 1860-aj jaroj. Post jardekoj parto de la kreskaĵoj formortis, eĉ la lago sekiĝis. Post la 2-a mondmilito parto de la parko estis aldonitaj al la vilaĝanoj por propra uzo. Tamen ankaŭ nun videblaj en la restinta parko fagoj, alnoj, aceroj, ordinaraj fraksenoj, platanoj, kverkoj, salikoj, poploj, juglandoj, ĉinaj paŭlovnioj, juniperoj, abioj, eŭropaj larikoj, eŭropaj taksusoj, tujoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]