Kastelo de Somogysárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Somogysárd (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Somssich estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Somogysárd.

Aerfoto pri la kastelo de Somogysárd

Historio[redakti | redakti fonton]

La bieno en Somogysárd estis reĝa donaco al familio Somssich en 1746. La baroka kastelo supozeble tiutempe estis konstruita. En la 1800-aj jaroj oni fondis signifan bredejon por ĉevaloj. En 1953 la ŝtato fondis tie ĉevalbredejon. En 1993 la nova posedanto iĝis la ministerio pri internaj aferoj, poste tie okazis lernado de rajdistaj policanoj, samtempe dresado de la policaj ĉevaloj. En 2007 la polico plene forlasis la kastelon, la ŝtato transprenis la taskojn. Spite tion la kastelo ruiniĝis. En 2014 oni deklaris renovigon de la kastelo, sed ĝi estas daŭre sekreta, nevizitebla loko.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plejparte teretaĝa konstruaĵo kun mansardo situas sola en parko. Formo de la kastelo similas al L-majusklo. En la ĉefa alo la mansardo etendiĝas al etaĝo.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas deklarita naturprotekta tereno. La unuaj arboj estis plantitaj en 1876. La plej granda arbo Ginkgo biloba havas diagonalon 4 metrojn. La aleo konsistas el piceoj. Menciindas ankaŭ diversaj tilioj, pinoj, taksusacoj, cipresacoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.