Kastelo de Tata (Hungario)
Kastelo de Tata | ||
---|---|---|
arkitektura strukturo, kastelo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Koordinatoj | 47° 38′ 47″ N, 18° 19′ 4″ O (mapo)47.6462833318.31788333Koordinatoj: 47° 38′ 47″ N, 18° 19′ 4″ O (mapo) [+] | |
Arkitekto | Jakab Fellner | |
Ekkonstruo | 1760 | |
Finkonstruo | 1776 | |
Kastelo de Tata | ||
Vikimedia Komunejo: Esterházy mansion, Tata [+] | ||
La Kastelo de Tata (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas baroka kastelo en urbo Tata.
Historio
[redakti | redakti fonton]Miklós József Esterházy konstruigis la kastelon inter 1760 - 1776 laŭ projekto de Jakab Fellner. Dum la konstruado oni profitis ankaŭ ŝtonojn de la apuda fortikaĵo. La konstruaĵo kelkfoje havis rolon en la hungara historio.
- En 1809 Francisko la 1-a (Aŭstrio) rifuĝis al la kastelo, poste tie li subskribis la pacodiktaton, kiu finis la militon kontraŭ Napoleono.
- Dum la Hungara revolucio de 1848 tie loĝis Artúr Görgey, poste aliflanke Julius Jacob von Haynau.
- En 1897 dum armea ekzercado tie loĝis Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj Vilhelmo la 2-a (Germana Regno). Honore de tio oni instalis en la mondo la unua lampojn, kiuj lumis per etinoj.
- En 1921 tie loĝis antaŭ kaj post la puĉo la lasta hungara reĝo Karolo la 1-a (Aŭstrio), reĝino Zita de Bourbon-Parma, magnato Gyula Andrássy (pli juna), grafo István Zichy.
Depost tuj la 2-a mondmilito ĝis la fruaj 1990-aj jaroj en la kastelo psikiatriejo funkciis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa brikoforma kastelo situas sola ĉe Fiŝlago de Tata (Hungario), sed ambaŭflanke la ornamaj pordoj faras kontaktojn kun aliaj domoj. La fasado estas simetria, en ambaŭ flankoj malaltaj kvadrataj turoj estas videblaj, ili estas rizalitoj. Apartenaĵoj de la kastelo estas la apuda kasteleto, stalo kaj similaj domoj. Ili formas kun la kastelo kvadraton, interne trapeza korto etendiĝas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto