Kastelo de Tiszacsege

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Tiszacsege (konata ankaŭ pri la iama posedantoj Vay estas historia monumento en ekstera parto de urbo Tiszacsege.

Aerfoto pri kastelo en Tiszacsege

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Vay havis la lokan bienon ekde la 1660-aj jaroj. La unua mencio pri la kastelo okazis en 1819 (laŭ tio la kastelo estis nova konstruaĵo kun pluraj servistaj domoj, staloj, koĉerejo, muelejo). En 1849 la rusa cara armeo pasis en la katelo kaj bieno kelkajn tagojn. Baldaŭ en la kastelo aŭ la menciita Vay-oj, aŭ ties luantoj vivis. En 1909 la luanto aĉetis la kastelon kun la bieno, poste kaj la kastelo, kaj la parko renoviĝis. Post la 2-a mondmilito pro ŝtatiĝo ŝtata agrikultura firmao funkciis tie, en la kastelo laboristoj loĝis. La parko plene malaperis. En 2000 negocisto aĉetis la kastelon kaj hoteleto funkciis ene kun 21 ĉambroj, sed post jaroj alia negocisto aĉatis ĝin. En 2014 la kastelo estis renovigita, sed poste mankas informoj pri la uzado (la vizizo ne estas publika).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo kun 2 etaĝoj, mansardo kaj keloj situas sola en rando de la urbo sur tre malalta monteto. La kastelo mem havas kvadratan formon kun 19 metrojn larĝoj/longoj. La keloj havas pli grandan teritorion, en la plia teritorio oni faris teretaĝan terason. Tio estas unika en Hungario. La fasado estas simetria, meze la menciita teraso reliefas kun granda kela enirejo. La konstruaĵa enirejo situas malantaŭ la teraso, al kiu el ambaŭ flankoj ŝtupoj kuras. En la unua etaĝo malgranda malfermita balkono estas videbla ĝuste super la enirejo. En la kelo estis grandparte bareloj por vinoj, krome estas 9 niĉoj por la tritikoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la kastelkonstruado oni plantis fruktoarbojn. La ĝardeno kaj la malgranda parko post jardekoj estis kreitaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.