Tiszacsege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiszacsege
Coa Hungary Town Tiszacsege.svg
Blazono
Areo 136 km² (13 600 ha)
Loĝantaro 4 713
Poŝtkodo 4066
Telefona antaŭkodo 52
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tiszacsege
Retpaĝo: www.tiszacsege.hu

Tiszacsege [tisaĉege] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Balmazújváros.

Kastelo de Tiszacsege

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiszacsege situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tiszafüred-Tiszalök, 50 km-ojn nordokcidente de Debrecen, laŭ maldekstra bordo de Tiso, ĉe okcidenta limo de la Nacia Parko Hortobágy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis en la Arpad-epoko kiel Csege, ĝi estis grava trapasejo trans Tiso. La unua mencio devenis el 1067, en 1248 ekhavis rajton de doganejo, titolon de kampurbo en la 15-a jarcento. Dum Ribelo de Rákóczi la urbeto estis senhoma. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Tiszacsege iĝis urbo en 2000.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento
  • lokhistoria muzeo en konstruaĵo de senbienulaj agrolaboristoj (konstruita 1835), la muzeo funkcias ekde 1962
  • kuracakva banejo (varmega termalakvo estis malkovrita en 1972)
  • boatuma lago