Saltu al enhavo

Kasugai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasugai
FlagoBlazono
speciala urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Ajĉio

Koordinatoj35° 15′ N, 136° 58′ O (mapo)35.2475136.97222222222Koordinatoj: 35° 15′ N, 136° 58′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo92,78 km² (9 278 ha) [+]
Areo92,78 km² (9 278 ha) [+]
Loĝantaro306 449 [+] (1-a de februaro 2021)

HorzonoUTC+9

Kasugai (Japanio)
Kasugai (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kasugai, Aichi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kasugai, (japane 春日井市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio. Ĝi foje estas nomita Ovarikasugai por eviti konfuzon kun la alia samnoma municipo.

Aĉetstrato en Kasugai

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2019 Kasugai havis populacion de 306 764. En la 1960-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kasugai situas sur ebenaĵo, sed proksime rivero fluas. Gubernia sidejo Nagojo troviĝas 9, Iĉinomija 17, Tojota (urbo) 24, Okazaki 37, Niŝio 43, ĉefurbo Tokio 240 kilometrojn aere laŭ [1].

Ĉefvoja trafiko

La areo, kiu nun estas Kasugai enhavas multajn tumulojn de la malnovaj tempoj. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo el pluraj komunumoj en tiu ĉi areo. La municipo estis levita al urbostatuso en 1900 tiutempe nomita Kaĉigava. En 1943 ĝi estis kunfandita kun la najbaraj vilaĝoj kaj estiĝis Kasugai. Denove la geografia amplekso pligrandiĝis en 1958. En 2001 Kasugai estis nomumita speciala urbego kun pliigita loka aŭtonomio.

Pro proksimeco Kasugai komence de la industriiĝo ĉiam estis navedurbo de Nagojo. Laŭ la agrikultura produktado Kasugai estas konata por la hortikulturo kaj produktas kaktojn por domplantoj. Famaj japanaj firmaoj havas grandajn fabrikojn en la urbego, sed ekzistas ankaŭ pluraj aĉetcentroj.

Universitato en Kasugai

En Kasugai la plej altnivela eduko okazas en 2 universitatoj.

Kasugai situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1681 milimetrojn.

Kasugai havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn, precipe al Nagojo. La plej proksime flughaveno ĉe Nagojo funkcias.

Bildoj pri Kasugai
Interna urboparto
Stacidomo
Ponto
Poŝtejo
Banko
Hotelo
Kirko


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans