Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La internacia lingvo Esperanto estas instruita ekde 1948 ĉe la Universitato de Amsterdamo. En 1997 estis fondita la katedro interlingvistiko kaj Esperanto kiel speciala katedro de la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Amsterdamo. La katedrulo faras esploradon kaj instruas interlingvistikon kun speciala atento al la teorio kaj praktiko de planlingvoj kaj la lingvon kaj kulturon de Esperanto, kiu ludas centran rolon.

Studentoj atingos post sukcesa ekzameno en la fako instruita de la katedrulo la saman nombron de kreditaĵoj kiel por similaj fakoj.

Hans Erasmus estis unu el la arkitektoj de tiu tiel nomata speciala katedro, kies kreon nederlanda universitato povas delegi al eksteruniversitata organizaĵo pro ties scienca aŭ socia valoro, kondiĉe ke la instru- kaj esplorprogramo kaj la antaŭvidata katedrulo kongruu kun la profesiaj normoj kaj kvalifikoj kiuj validas por ĉiuj aliaj katedroj kaj ties estroj, kaj kondiĉe ke la partnera organizaĵo mem provizu la katedron per almenaŭ minimuma laborkapitalo.

Katedruloj kaj antaŭuloj[redakti | redakti fonton]

D-ro Marc van Oostendorp (1997-2001) d-ro Wim Jansen (2002-2013), d-ro Federico Gobbo (ekde 2014).

Kun tiu ĉi speciala katedro la Universitato de Amsterdamo daŭrigas pli ol duonjarcentan tradicion de edukado en kaj pri Esperanto. En la kreado de la katedro la nomoj de, inter aliaj, Sigismundo Pragano (ekde 1951), Adriana J. Middelkoop (1969 - 1979) kaj Rob Moerbeek (1978 - 1998) estas grave ligitaj.

Financado[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio (UEA) respondecas pri la katedro. La katedro estas financata de Universala Esperanto Asocio UEA kaj Esperanto Nederland.

En 1998 la Fondaĵo “Esperanto en la Publikan Instruadon” instalis sian katedron en la universitato de Amsterdamo, nomis Marc van Oostendorp sia unua katedrulo kaj Hans Erasmus kuratoro apud du universitataj kuratoroj de la fakultato kiu gastigis la katedron.

En 2004, kiam la Fondaĵo kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI, kun sidejo en Hago), Hans certigis la transiron de la katedro al IEI, kiun la universitata estraro akceptis. En julio 2011, kiam IEI decidis ke ekde 2013 ĝi ĉesos subteni la katedron, tiam la katedro estis savita el embarasa situacio, kaj ĝia daŭrigo sub la aŭspicioj de UEA estis garantiita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]