Katharina Kepler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katharina Kepler
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1547 (1547-11-08)
en Leonberg
Morto 13-an de aprilo 1622 (1622-04-13) (74-jaraĝa)
en Roßwälden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Johano Keplero
Okupo
Okupo verkisto • curandero
vdr

Katharina KEPLER (denaske: Guldenmann; 1546 – 13a de Aprilo 1622) estis virino el Stutgarto, Virtembergo, kiu estis la patrino de la fama astronomo Johannes Kepler, kaj estis akuzita je sorĉado en 1615. Katharina Guldenmann, filino de trinkejisto, estis sanigistino kaj herbokuracistino.

Katharina Kepler estis edzino de Heinrich Kepler, kiu foriris kiel pagosoldato al Nederlando kaj ne revenis, kaj havis unu filinon kaj tri filojn, unu el kiuj estis Johannes Kepler. En 1615, okazis proceso pro sorĉado iniciatita de Lutherus Einhorn kiel juristo de la protestanta urbo Leonberg (1613 - 1629), kiu akuzis 15 virinojn pri sorĉado kaj ekzekutis 8 el ili. Li agadis kongrue kun la registaro kaj la publiko, kaj ordonis la areston de Katharina Kepler en 1615. Ursula Reinbold estis akuzinta Katharina Kepler pro liverado de pocio post kverelo, kiu estis malsaniginta ŝin. Johannes Kepler defendis mem sian patrinon, kun la helpo de sia universitato en Tubingeno. Unu el liaj studentaj amikoj, nome Christopher Besoldus, helpis ŝin juriste.[1]

Ŝia filo estis forportinta ŝin al Linz en Decembro 1616. Kiam ŝi revenis al Leonberg somere de 1620, ŝi estis arestita kaj enprizonigita dum dek kvar monatoj. Oktobre 1621, Kepler sukcesis liberigi ŝin. Katharina Kepler mortis la venontan jaron.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berthold Sutter: Der Hexenprozeß gegen Katharina Kepler, Weil der Stadt, Kepler-Ges., 1979

Bibliografio[redakti | redakti fonton]