Saltu al enhavo

Katrina Leskanich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katrina Leskanich
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1960 (1960-04-10) (64-jaraĝa)
en Topeka
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
muzikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://katrinasweb.com/
vdr

Katrina Leskanich estas usona kantistino. Ŝi naskiĝis en Topeko (angle Topeka), ĉefurbo de la usona subŝtato Kansaso la 10-an de aprilo 1960, do nun estas 64-jaraĝa. La patro estis kolonelo en la Usona Aerarmeo kaj la familio translokiĝis ofte: ĝi alvenis al Britio en 1976, finis mezlernejon en la loĝloko Lakenheath de la graflando Suffolk en la regiono Oriento de Anglio en 1978 kaj ankaŭ poste restis en Britio, kantante en diversaj muzikgrupoj. Interalie ŝi en 1981 en Kembriĝo kunfondis la grupon Katrina and the Waves. Kune kun la muzikgrupo ŝi reprezentis Brition en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1997, okazinta la 3-an de majo en Dublino (Irlando) kaj gajnis la konkurson: la kanto Love shine a light - «Amo brilegu» - atingis 227 poentojn. La venkantoj kreis novajn rekordojn: 10 landoj atribuis 12 poentojn al Love shine a light kaj la kanto havis 70 poentojn pli ol la dua vico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]