Kees Bos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kees Bos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kees Cornelis Adriaan BOS (naskiĝis en 1940) estas nederlanda esperantisto, pensiita konsilisto kaj universitata docento pri urboplanado. Li esperantiĝis en 1986. Ano de la eksa Utreĥta Esperantista Rondo kaj nuntempe de la regiona klubo Utrecht. Partoprenis diversajn Universalajn Kongresojn (Roterdamo, Prago, Berlino, Vilno, Roterdamo). Ekde 2003 estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto. Okupiĝis speciale pri la renovigo de la Andreo Cseh-Domo kaj fariĝis pro tio en 2007 Honora Kunlaboranto.