Kelta lingvaro
La kelta lingvaro estas eŭropa parto de la hindeŭropa lingvaro, kies lingvoj nuntempe estas parolataj ĉefe en okcidenta Eŭropo, nome en Irlando, Kimrio kaj Bretonio.
- Insula kelta lingvaro
- Gaela lingvaro (Q-kelta)
- Irlanda lingvo
- Skotgaela lingvo
- Manksa lingvo (kvazaŭmortinta)
- Britona lingvaro (P-kelta)
- Bretona lingvo
- Kimra lingvo
- Kornvala lingvo (kvazaŭmortinta)
- Kumbria lingvo (formortinta)
- Gaela lingvaro (Q-kelta)
- Kontinenta kelta lingvaro
- Gaŭla lingvo (mortinta)
- Iberokelta lingvo (mortinta)
Etnoj
La kelta grupo estas grupo de popoloj en la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj Gaela kaj Britona.
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Irlandanoj | 7.800.000 |
Bretonoj | 1.050.000 |
Kimroj | 1.000.000 |
Skotgaeloj | 80.000 |
Bretonoj
- Nomo: [f] Bretons; [r] bretonci
- Popolo, ĉefgento loĝanta en Bretonio (Francio), 1,05 mln (1992).
- Lingvo: bretona.
- Kredantoj: katolikoj.
Skotgaeloj
- Nomo: [f] Gaels; [r] geli, gojdeli, ĥajlenderi
- Etnografia grupo de skotoj en montaraj regionoj en nordokcidento de Skotlando kaj Hebridaj insuloj; 80 mil (1992).
- Lingvo: skota gaela.
- Kredantoj: katolikoj.
Irlandanoj
- Nomo: [m] erinnaĥ; [f] Irlandais; [r] irlandci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Irlando (3,4 mln). Loĝas ankaŭ en Britio (2,5 mln), Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 7,8 mln (1992).
- Lingvo: irlanda.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
Kimroj
- Nomoj: [f] Gallois; [r] uelsci, valijci
- Popolo en Britio, ĉefloĝantoj de Kimrio (880 mil). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 1 mln (1992).
- Lingvo: kimra.
- Kredantoj: precipe anglikanoj.