Kimroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6 000 000kristanismo
Kimroj
nacionacieco • grupo de homoj • etno
Britoj • Celtic people • okcident-Eŭropanoj • Eŭropanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
La proporcio de respondintoj en la censo de 2011 kiu diris, ke ili povas paroli kimre.

Kimroj (kimre Cymry) estas etna grupo indiĝena de Kimrio. Oni aplikas la terminon "kimroj" al tiuj kiuj naskiĝis en Kimrio (kimre Cymru) kaj al tiuj kiuj havas kimrajn praulojn, perceptantaj sin aŭ perceptitaj kiel kunhavantoj de Kultura heredo kaj de kunhavita pradeveno.[1]

Kimrio estas unu el la kvar Landoj de Unuiĝinta Reĝlando. La plej granda parto de la loĝantoj de Kimrio estas Britaj ŝtatanoj.[2]

En Kimrio, la Kimra lingvo (kimre Cymraeg) estas protektita jure.[3] La kimra restas ĉefa lingvo en multaj partoj de Kimrio, precize en Norda Kimrio kaj partoj de Okcidenta Kimrio, kvankam la angla estas la ĉefa lingvo en Suda Kimrio. Oni instruas la kimran en lernejoj tra la tuta Kimrio, kaj, eĉ en regionoj de Kimrio en kiuj kimroj parolas ĉefe la anglan ĉiutage, oni parolas la kimran hejme ene de familia aŭ de aliaj neformalaj etosoj, en kiuj parolantoj de la kimra ofte eniras en kod-ŝanĝiĝo kaj translingvado. En la angle-parolantaj areoj de Kimrio, multaj kimroj estas dulingve fluaj aŭ duon-fluaj en la kimra aŭ, je variaj gradoj, kapablaj paroli aŭ interkompreniĝi je limigitaj aŭ konversaciaj niveloj. La kimra devenas el la Britona, parolata tra tuta Britio ekde multe antaŭ la invadoj de Britio fare de Julio Cezaro.

En 2016, analizo de la geografio de kimraj familinomoj komisiita de la Kimra Registaro trovis, ke 718 000 personoj (preskaŭ 35% de la kimra loĝantaro) havas familinomon de kimra deveno, kompare kun 5.3% en la cetero de Britio, 4.7% en Novzelando, 4.1% en Aŭstralio, kaj 3.8% en Usono, kaj ĉirkaŭkalkulite 16.3 milionoj da personoj en la studitaj landoj havas almenaŭ parte kimran praularon.[4] Ĉirkaŭ 300 000 kimroj loĝas en Londono.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rhys, John. (1969) The Welsh People: Chapters On Their Origin, History, Laws, Language, Literature, And Characteristics, 2019‑a eldono, Wentworth Press. ISBN 978-1-01-052046-7.
  2. The Countries of the UK. statistics.gov.uk. Arkivita el la originalo je 5a de Januaro 2016. Alirita 10a de Oktobro 2008.
  3. La kimra estis protektita laŭgrade kaj ĉefe plej elstare fare de la leĝoj Welsh Language Act 1967, Welsh Language Act 1993 kaj Welsh Language (Wales) Measure 2011.
  4. . The Welsh diaspora : Analysis of the geography of Welsh names. Welsh Assembly. Alirita 26a de Junio 2016.
  5. Canolfan i 300,000 o Gymry (kimre). BBC (5a de Novembro 2014). Arkivita el la originalo je 11a de Januaro 2016. Alirita 6a de Januaro 2016.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Welsh people en la angla Vikipedio.